Provinco Helmand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Helmand
Administra unuo/Provinco
provinco de Afganio [+]

LandoAfganio

Supermara alteco725 m [+]
ĈefurboLaŝkar Gah
- koordinatoj31° N, 64° O (mapo)3164Koordinatoj: 31° N, 64° O (mapo)
Areo58 584 km² (5 858 400 ha) [+]

Loĝantaro1 446 230 [+] (2021)
Denseco24,69 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+04:30 [+]
ISO 3166-2AF-HEL

Provinco Helmand (Tero)
Provinco Helmand (Tero)

Provinco Helmand (Afganio)
Provinco Helmand (Afganio)
DEC

Map
Provinco Helmand
Vikimedia Komunejo:  Helmand Province [+]
vdr

Helmand (perse هلمند), ankaŭ HilmandHelmund, estas unu el 34 provincoj de Afganio. Ĝi situas en la sudo kaj laŭ la stato de 2010 konsideratas nesekura. Provinca ĉefurbo estas Laŝkar Gah. La nuntempa provincestro estas Mohamad Gulab Mangal.[1] La provinco havas 860 000 loĝantojn.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Helmand historie estis parto de la irana provinco Sistan, ĝis la jaro 1940 estis parto de la afgania provinco Kandahar kaj ekde 1958 estas memstara provinco (komence sub la nomo Giriŝk laŭ la samnoma urbo). Fine de aprilo 1964 la nomo ŝanĝiĝis al Helmand - laŭ la rivero Hilmend Rud, la plej longa rivero de Afganio.

Helmand post la forpelo de la Talibanoj el registara potenco en 2001 estas unu el la centroj de rezisto kontraŭ la ne-talibana registaro de Hamid Karzai kaj la surlokaj NATO-soldatoj. Samtempe la kultivo de papavo por produkto de opio per profitiga por lokaj "drogobaronoj" tre multiĝis.

Ekde marto 2007 NATO- kaj afganaj soldatoj komencis la "operacion Aĥilo", por forpeli la talibanojn el la regiono. La 2-an de julio 2009 pli ol 4000 usonaj kaj 650 afganiaj soldatoj komencis la "operacion Ĥanĝar", la ĝis tiam plej granda armea atako ekde la enmarŝo de usonaj soldatoj en Afganion en 2002. Laŭ gazetaraj raportoj temis pri la plej granda ofensiva ago de la usona armeo post la milito en Vjetnamio.[3]

Ekde februaro 2010 NATO- kaj afganaj soldatoj komencis la "operacion Mustarak", ankoraŭ pli granda atako ol tiu de 2009, ĝis tiama kulmino de la milito en Afganio.

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

  • Bagran
  • Diŝu
  • Garmsir
  • Geriŝk
  • Ĥanaŝin
  • Kaĝaki
  • Navzad
  • Musa Kala
  • Laŝkar Gah
  • Nava-I-Barakzaji
  • Nad Ali
  • Vaŝir
  • Sangin

Geografiaj elementoj[redakti | redakti fonton]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

la en 1953 konstruita digo Kaĝakai baras la riveron Hilmend Rud, foto de 2004

Helmand precipe konsistas el dezertoj (ekzemple Daŝti Margo) kaj fekundaj riveraj valoj. La ekonomio baziĝas je proksimume 75 % agrikulturo (aparte akvomelonoj), 20 % bestobredado kaj 5 % servoj. La lastajn 15 jarojn plimultiĝis la kontraŭleĝa kultivo de opio por produkto de opio.[4]

Kvinjara tute seka periodo inter la jaroj 1999 kaj 2004 sekigis multajn putojn. Al proksimume 45 procentaĵoj de la loĝantoj urĝe mankas trinkakvo. Krome mankas elektro, lernejoj kaj malsanulejoj. Post la sekurigo de tiuj bazaj bezonoj gravas la riparo de la akvobaraĵo Kaĝakai kaj de sistemoj por agrikultura akvigo.[5]

Helmand havas flughavenon sude de Laŝkar Gah.[6]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]