Provinco Zabul

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Zabul
Administra unuo/Provinco

LandoAfganio

Supermara alteco1 852 m [+]
ĈefurboKalat
- koordinatoj32° N, 67° O (mapo)32.167.1Koordinatoj: 32° N, 67° O (mapo)
Areo17 343 km² (1 734 300 ha) [+]

Loĝantaro391 150 [+] (2021)
Denseco22,55 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+04:30 [+]
ISO 3166-2AF-ZAB

Provinco Zabul (Tero)
Provinco Zabul (Tero)

Provinco Zabul (Afganio)
Provinco Zabul (Afganio)
DEC

Map
Provinco Zabul
Vikimedia Komunejo:  Zabul Province [+]
vdr

Zabul (paŝtoe/perse زابل) estas provinco (velayat) en la sudo de Afganio ĉe la limo al la najbara ŝtato Pakistano. La teritorio havas 320 000 loĝantojn.[1]

Zabul estas la sola provinco de Afganio, en kiu la Talibanoj post la enmarŝo de la usona armeo nomumis propran provincestron (vaali), kiu konkurencas kun la provincestro nomumita fare de la centra afgania registaro en Kabulo.

En aprilo 2003 la Talibanoj konkeris la provincan distrikton Deh i-Ĉopan, sed afgania registara soldataro rapide regajnis la armean kontrolon.

Ekde la jaro 2006 la provinco havas modestan flughavenon en Kalat.

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

la distriktoj de la provinco Zabul


La provinco Zabul disdividiĝas laŭ naŭ distriktoj (volusvali):

  • Agandab (aŭ Arghandab)
  • Atgar (aŭ Atghar)
  • Dajĉopan (aŭ Daychopan)
  • Mizan
  • Kalat-i-Gilzai (aŭ Qalat-i-Ghilzai)
  • Ŝahĝoj (aŭ Shahjoy)
  • Ŝamulzaji (aŭ Shamulzayi)
  • Ŝinkaj (aŭ Shinkay)
  • Tarnak Va Ĝaldak (aŭ Tarnak Wa Jaldak)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. nacia enketo pri riskoj kaj vundeblo 2007/8 (angle) en la retejo de la centra statistika organizaĵo de Afganio, PDF-dokumento de 1,77 MB, stato oktobro 2009, paĝo 4. Arkivita el la originalo je 2010-12-17. Alirita 2010-09-09.