Tunelo de Salang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Tunelo de Salang, iam la plej alta tunelo en la mondo, havigas gravegan irejon inter la nordo kaj sudo de la lando.
Alia enirejo al la Tunelo de Salang.

La Tunelo de Salang estas ŝosea tunelo de Afganio. Ĝi estas la ĉefa ligilo inter la ĉefurbo Kabulo kaj la nordo de Afganio; ties longo estas de 2,67 km kaj ĝi konektas la provincojn Parvan kaj Baglan.

La tunelo havas pintojn respektive je altitudoj de 3360 m kaj 3363 m pro kio ĝi estas la tria ŝosea tunelo plej alta de la mondo aktuale funkcianta.​ La larĝo kaj alto de la tunelo estas nur de 7 metroj. La trafiko povas atingi ĉirkaŭ 1000 vehiklojn tage. Ĝi estas unu de la plej danĝeraj tuneloj de la mondo. Manko de aerumado kaj de lumo, polvo kaj fumoj malpliigas la videblecon al nur malmultaj metroj. Incendio en 1982 mortigis almenaŭ 168 personojn kaj la akumulado de karbona monooksido mortigis 16 sovetajn militistojn en 1980. La sekvaj militoj foje malebligis la uzadon de la tunelo. Pli ĵuse eksplodo de naftokamiono kaj incendio ​en 18a de decembro 2022 rezultis en ĉirkaŭ 30 mortoj.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Túnel de Salang en la hispana Vikipedio.