Surakvaj kuracistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Surakvaj kuracistoj (portugale Doutores das Águas) estas ne-ŝtata humanitara organizaĵo en Brazilo, plej konata pro siaj ĉiujaraj projektoj kiuj donas medicinan, dentan kaj higienan kaj sanan subtenojn al izolitaj riverbordaj loĝantaroj en la Amazono.

Unu fojon en ĉiu jaro, ĝi transdonas medicinan kaj odontologian flegadon kaj edukan ludoagadon en izolitaj apudriveraj komunumoj en Amazonio. Oni klopodas preventi malsanojn, kun aparta atento pri infanoj, kiuj ofte suferas pro parazitozoj kaj sekve de nesufiĉaj korpa kaj mensa elvolviĝoj. Nuntempe, la laborgrupo kalkulas je kvin kuracistoj, unu farmaciisto kaj unu flegisto. Ankaŭ edukistoj kaj teknikistoj en diversaj fakoj partoprenas en la grupo, krom pluraj aliaj volontuloj. Ĝi komencis sian agadon en 2011, post vizito kaj konstato pri absoluta bezono de tiuj lokuloj.

Respektante la kulturajn trajtojn de tiuj homoj, ĝi klopodas asisti la komunumojn en iliaj san-rilataj kaj psikosociaj bezonoj, tie, kien la publika administrado ne atingas. La plano estas periode renovigi tiun asistadon, sendepende de religiaj kaj publikaj institucioj.

Ĉiujare, proksimume 2 000 apudriveraj loĝantoj ricevas la viziton de tiuj 50 volontuloj, kiuj tien venas per barko. Oni jam transdonis sanservon al preskaŭ 6 000 homoj; oni plenumis pli ol 13 000 konsultojn kaj aliajn sanservojn; oni jam agadis en 18 komunumoj; oni jam krozis pli ol 10 000 kilometrojn sur rivervojoj; 98 volontuloj jam partoprenis en la ekspedicioj.

Por tio oni uzas barkon speciale konstruitan por la agado. Ĝi enhavas konsultejojn, radiografiajn aparatojn, steriligilojn, ĉambrojn por negrandaj kirurgioj, medikamentejon, krom kuirejo, dormejoj, kaj aliaj ĉambroj. Kvankam tiu barko estas sufiĉe granda, ĝia kareno estas plata kaj restas apenaŭ unu metron sub la akvosurfaco, kio permesas iradon ankaŭ sur ne profundaj riveroj. Por kompletigi la laboron, skipo da fakuloj kaptas bildojn kaj filmojn, kiuj celas diskonigi la agadon kaj konsciigi pri la nepra bezono helpi tiujn forajn homojn, kiuj vivas tute forlasite de registaraj aŭtoritatuloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]