Suruç

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suruç
municipo • distrikto de Turkio • urbeto
Suruç (Turkio)
Suruç (Turkio)
DMS

Map

Regiono Sudorienta Anatolio
Provinco Provinco Şanlıurfa
Geografia situo 36° 59′ N, 38° 26′ O (mapo)36.97638888888938.426944444444Koordinatoj: 36° 59′ N, 38° 26′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 7 m
Areo 735.19 km2
Loĝantaro de urbo 56963
Entuta loĝantaro 101351
Loĝdenso 140/km2
Poŝtkodo 63800
Estro Orhan Şansal (BDP)
Retpaĝaro www.suruc.bel.tr
vdr

Suruç ([ˈsuɾut͡ʃ]; kurde Pirsûs) estas kampara distrikto de Provinco Şanlıurfa (aŭ neformale provinco Urfa) en Turkio, sur ebenaĵo proksime de la siria limo 46 km sud-okcidente de la urbo Urfa.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La moderna turka nomo "Suruç" devenas el Serugh (sirie ܣܪܘܓ, Seruga, prononcata kvazaŭ Sıruğ en moderna turka ortografio, sed prononcita laŭ elparolo influita de la araba سروج, sarūj signifanta "selo"), la antaŭ-islama nomo por la areo. La nomo laŭvorte signifas "teksita" (hebree סרוג 'Šaruga' signifanta "trikita") aŭ "krada" kaj aludas al ĉu teksado aŭ selo-farado, el kiuj ambaŭ estas tradiciaj metioj en la distrikto. Alternative, la nomo asociiĝas kun Serug (hebree שרוג, śərûḡ), la prapatro de la profeto Abrahamo (Genezo 11: 20-23; Libroj de la Kronikoj, unua libro 1:26; Luko 3:35).

Historio[redakti | redakti fonton]

La 20-an de julio 2015 atenco de ĝihadistoj kontraŭ kurdoj okazigis almenaŭ 30 mortojn. La intenco de ĝihadistoj estas malkuraĝigi la apogon fare de kurdoj en Kobane, kiu estas kurda urbo en Irako, trans lka apuda landlimo, konkerita de ĝihadistoj kaj rekonkerita de kurdoj kelkajn monatojn antaŭe, iom kun apogo de eksterirakaj kurdoj. La atenco okazis kiam junaj kurdoj preparis renkontiĝon cele al sendo de apogo al la irakaj kurdoj.