Survival of the Fattest

El Vikipedio, la libera enciklopedio


in China 2005

Survival of the Fattest [1] (esperante Pluvivo de la Plej Grasa) estas skulptaĵo farita de la dana artisto Jens Galschiot en 2002. Ĝi prezentas malgrasegan afrikan viron kiu portas eksterordinare grasan blankan virinon. Ŝi tenas pesilon en la mano. La verko simbolas la malekvilibran distribuon de la resursoj de la mondo. La titolo aludas al la fama frazo de Charles Darwin Survival of the Fittest (Supervivo de la plej taŭgaj).

Okaze de la Klimata Pintkunveno de UN (COP15) en decembro 2009 en Kopenhago, Jens Galschiot erektis la skulptaĵon apud la Marvirineto en la haveno de Kopenhago[2]. Fotoj de la du skulptaĵoj furoris en la medioj de la mondo. Ekde tiam La Grasega Sinjorino, kiel popole nomiĝas la skulptaĵo, eble estas la plej konata verko de Galschiot.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]