Jens Galschiot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jens Galschiot
Persona informo
Naskiĝo 4-an de junio 1954 (1954-06-04) (69-jaraĝa)
en Frederikssund
Ŝtataneco Reĝlando Danio
Okupo
Okupo skulptisto • homrajta aktivulo
Verkoj Fundamentismo
vdr

Jens Galschiot (dane Jens Galschiøt), estas dana skulptisto, naskita la 4-an de junio 1954 en Frederikssund (Danio). Edukiĝis kiel plaka kaj konstrua forĝisto en la Ŝtalŝipkonstruejo de Odense (Odense Staalskibsværft) en 1973. Memlerninta arĝenta forĝisto kaj skulptisto kun propra laborejo en Odense ekde 1985. Lige al la laborejo troviĝas ankaŭ fandejo de bronzo kaj kupro, ekspozicia halo kaj skulptaĵa parko.

Multfaceta artisto[redakti | redakti fonton]

Jens Galschiot moviĝas inter la kampoj instalaĵa arto kaj strata arto (Street Art) kun klaraj referencoj al socia skulptaĵo Joseph Beuys, kaj Secesio (Art Nouveau aŭ Jugendstil). Jens Galschiot ĉefe celas kontraŭbatali la maljustecon en la mondo per starigo de skulptaĵoj en la publika spaco en grandurboj ĉie en la mondo. Plejofte, la artaĵoj estas kreitaj el bronzo per propraj rimedoj.

Jens Galschiot akiris mondfamon pro siaj multaj art-projektoj kune kun AIDOH ligitaj al grandaj internaciaj eventoj. Li muntis siajn art-instalaĵojn en multaj lokoj. En 1993, li starigis ekzemplerojn de la pezega skulptaĵo Mia Interna Besto en 22 eŭropaj urboj sen peti permeson. Tiu verko verŝajne estas lia plej konata. Sed eble la skulptaĵo Survival of the Fattest (Pluvivo de la Plej Grasa) iĝis eĉ pli mondfama kiam li muntis ĝin apud la Marvirineto en la haveno de Kopenhago okaze de la Klimata Pintkunveno de UN en decembro 2009 en Kopenhago.

La skulptaĵon La Kolumno de la Honto li ĝis nun starigis en tri lokoj: Honkongo, Meksiko kaj Brazilo.

La hapeningon La Silenta Morto Galschiot realigis dum la Sociala Pintkunveno de UN en Kopenhago en ‘95. Dise en la urbo oni katenis al benkoj, pilonoj ktp. 750 figurojn de 3-9-jaraj infanoj (entute 15 tunojn). Ili simbolis la 35.000 infanojn kiuj ĉiutage mortas pro malsato kaj manko de medikamentoj. Krome oni disdonis 13.000.000 da ‘valorpaperoj’, unu por ĉiu infano kiu mortis pro mizeraj vivkondiĉoj en 1995.

Menciindaj estas ankaŭ Marŝo de Malsatuloj[1] en 2002, En la Nomo de Dio[2] en 2006, Koloro Oranĝa[3] [4] en 2008 kaj Fundamentismo [5]en 2011-12.

La teatro de la realo[redakti | redakti fonton]

La mesaĝoj de Galschiot ne estas limtransiraj, tiel kiel oni tradicie komprenas tion inter artistoj. Fakte ili iusence estas ‘konservemaj’, ĉar ili celas konservi la etikan bazon de nia civilizo. Ili fokusas al la esenca demando pri la konsekvencoj kiujn suferas nia civilizo, ekz. kiam kreskas la rasismo en Eŭropo, aŭ ni akceptas mondan malekvilibron pro kiu ĉiujare mortas 13 milionoj da infanoj.

La hapeningoj de Galschiot funkcias kiel grandegaj teatraĵoj. Ne en konvenciaj teatroj sed subĉiele en la reala mondo. Liaj skulptaĵoj konsistigas la scenejan dekoron. Subite ili aperas en publika placo kaj startigas la spektaklon. Politikistoj, la gazetaro kaj la la publiko entiriĝas kiel aktoroj. Ili facile alprenas siajn rolojn, ĉar la simbolaro de la hapeningo estas malferma al interpretado. Sed sendepende de ilia reago ili kontribuas al la hapeninga dinamiko konstante kreante novajn simbolojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]