La Kolono de la Honto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Kolono de la Honto[1] estas eventartaĵo laŭ iniciato de la dana skulptisto Jens Galschiot. Dum la venontaj jardekoj la projekto disvastiĝos tra la mondo. Minimume dek skulptaĵoj estos starigitaj en lokoj kie okazis grava atenco kontraŭ la humaneco. La Kolono de Honto estas skulptaĵo ok metrojn alta el nigra bronzo konsistanta el torditaj agoniaj homaj korpoj.

Ĝis nun la skulptaĵo estis muntita en tri lokoj: Honkongo (1997), Meksiko (1999) kaj Brazilo (2000).

Koncepto de la artisto[redakti | redakti fonton]

La artisto mem klarigas la bazan ideon jene:

"La Kolono de Honto reprezentas konsiderindan monsumon: la solan simbolon tutmonde vere respektatan. Monumenton de tia kalibro oni normale starigas por memorigi ‘heroan’ agon. Sed jen ni starigas la skulptaĵon por firmteni la memoron pri masakro kiu neniam ripetiĝu. La Kolono de Honto estas skulptita alvoko. Iusence ĝi estas Nobel-premio de la masakroj. Nia memoro iĝas pli kaj pli efemera, ĉar nia menso troŝarĝiĝas pro la konstanta fluo de informoj de la amaskomunikiloj. La kadavra fetoro forvaporiĝas tuj de nia menso, kiam la fokuso ne plu trafas la makabrajn scenojn. Sed jen la Kolono de Honto sin altrudas por firmteni la memoron de la masakro kaj ties viktimoj - efiki kiel memorigilo de la historio. La simbola efiko de la Kolono varios laŭ la reagoj de la aŭtoritatoj: ĉu ili detruos ĝin, metos ĝin en deponejon aŭ lasos ĝin. Sed ĉiukaze ĝi havos simbolan efikon kiun plifortigas la tutmonda ĉeno de similaj skulptaĵoj, de kiu ĝi estas ero."

Debuto en Honkongo[redakti | redakti fonton]

La 4an de junio 1997 la eventartaĵo debutis. Tio okazis kiam 55.000 homoj kolektiĝis en la parko Victoria en Honkongo por memorigi per lumigitaj kandeloj la masakron en Pekino en 1989. La Kolono de Honto estis la fokusa punkto de la ceremonio.

Dum la jaro la skulptaĵo estis sinsekve ekspoziciata en ĉiuj sep universitatoj de Honkongo ĝis la 4a de junio 1998 kiam ĝi denove estis la centro de la ceremonio en la parko Victoria.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]