Sutton Coldfield
Sutton Coldfield (ofte nur Sutton) estas grandurbo (ankaŭ reĝa urbo ekde 1528) en Unuiĝinta Reĝlando, en Anglio.
Bazaj informoj
- 52° 34′ 00″ N 01° 49′ 00″ U / 52.56667 °N, 1.81667 °U (mapo)Koordinatoj: 52° 34′ 00″ N 01° 49′ 00″ U / 52.56667 °N, 1.81667 °U (mapo)
- Supermara alteco: m
- Poŝtkodo: B72 - B76
- Telefonkodo: 0121
- Loĝantaro: 105.452 en 2001
- Areo: km ²
Geografio
Sutton Coldfield etendiĝas en centro de Anglio. Birmingham troviĝas 13 km.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko, sed en la proksimeco oni trovis ilojn de la neolitiko. La romianoj havis tie vojon. Baldaŭe estis tie vilaĝeto kaj grandbieno. Poste okazis evoluo kaj malevoluo pro la militadoj. Dum la 16-a jarcento la akvoj estis ekspluatitaj por industriaj celoj. Tiu evoluo dauriĝis ankaŭ dum la sekvaj jarcentoj. En 1862 fervojo ekfunkciis al Birmingham. En 1882 Sutton Coldfield iĝis municipa urbeto. En 1974 Sutton Coldfield iĝis parto de Birmingham.
Vidindaĵoj
- parko Sutton, unu el la plej grandaj urbaj parkoj en Eŭropo
- diversaj malnovaj domoj
- preĝejo de Sankta Triunuo de 1300
- preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj
- preĝejo de Sankta Petro de 1908
- biblioteko de 1974
Fontoj
- Angla Vikipedio