Svajamvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Damayanti prays to gods to recognize Nala.jpg
Svajamvaro de Damajanto.

Svajamvarosvayamvara (en Sanskrito: स्वयंवर, ISO: svayaṁvara), en antikva Barato, estis praktiko laŭ kiu junulino de edzinebla aĝo elektis edzon el grupo de kandidatoj. En tiu kunteksto, "svayaṁ" en Sanskrito signifas 'mem' kaj "vara" signifas 'fianĉo'. Junulino kiu deziris edziniĝi elektus aŭspicajn tempon kaj lokon kaj poste diskonigis siajn intencojn. Reĝoj tipe sendis mesaĝistojn eksterlanden, dum normaluloj simple diskonigis siajn novaĵojn ene de la loka komunumo. Je la rendevua tago, la junulino florkronis la elektitan homon kaj la nupto okazis tuje.