Sveti Nikole

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sveti Nikole
Sveti Nikole Center, Macedonia.JPG

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2220 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 13 746  (2002) [+]
Geografio
Geografia situo 41° 52′ N, 21° 57′ O (mapo)41.86521.9425Koordinatoj: 41° 52′ N, 21° 57′ O (mapo) [+]
Alto 300 m [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Situo de Sveti Nikole

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Sveti Nikole [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Sveti Nikole (makedone Свети Николе) estas urbo situanta en la norda parto de la regiono Vardar en Norda Makedonio. Ĝi estas la administra centro de la komunumo Sveti Nikole. En 2002 loĝis ĉi tie entute 13 746 loĝantoj.

Loko, priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas en valo ĉe kunfluejo de pluraj pli malgrandaj riveroj. La rezulta rivero tiam nomiĝas Svetinikolska Reka. La alteco de la urbo estas ĉirkaŭ 270 - 400 m.

Transporto[redakti | redakti fonton]

La aŭtovojo A4 pasas tra la urbo, kiu kondukas de Skopjo al la urbo Štip. Regionaj vojoj R1204, R2135 kaj R 2236 sekvas la aŭtovojon A4.

Ĉirkaŭ 5 km sudoriente de la urbo estas civila flughaveno.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 13 746 loĝantoj.

El la totala nombro, 13 367 Makedonoj (97,24 %). La ceteraj malmultaj estas turkoj, romaoj, serboj kaj aliaj. Religio: 13 463 ortodoksa (97,94 %). La ceteraj estas Islamanoj kaj Katolikoj, ktp.

Ekzistas tri preĝejoj en la urbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro de la urbo okupiĝas ĉefe pri agrikulturo kaj la industrio estas reprezentata de: manĝaĵo kaj teksa industrio, laktaĵfabriko, ŝafoj, bovoj, porkoj kaj kortobirdoj kaj ankaŭ abelbredado.

Referenco[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Свети Николе en la makedona Vikipedio.

Statistikoj: https://www.stat.gov.mk/publikacii/knigaX.pdf

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]