Svinertona ruĝgorĝulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Svinertona ruĝgorĝulo
Svinertona ruĝgorĝulo
Svinertona ruĝgorĝulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Swynnertonia
Specio: S. swynnertoni'
Swynnertonia swynnertoni
(Shelley, 1906)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Svinertona ruĝgorĝulo (Swynnertonia swynnertoni) estas malgranda afrotropisa paserina birdo kiu estis iam klasita kiel membro de la familiode Turdedoj, sed nuntempe estas pli ĝenerale konsiderata membro de la familio de Muŝkaptuledoj. Tiu kaj aliaj similaj specioj formas la grupon de Saksikolenoj. Tiu estas la ununura specio de la genro Swynnertonia.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri malgranda birdo 13-14 cm longa. Ĝi havas blugrizajn suprajn partojn kaj kapon kaj oranĝan bruston kiu flaviĝas en suba ventro. Tre tipa karaktero estas blanka fajna horizontala strio en supra gorĝo (malfacile videbla en naturo), bordita de faina nigra strio (ankaŭ malfacile videbla).

Simila specio estas la Blankastelulo, Pogonocichla stellata, kiu estas pli granda, havas flavan bruston (ne oranĝan), estas pli malhela, havas pli longan voston kun oranĝaj internaj vostoplumoj; krome la P. stellata neniam estas vidata surgrunde, ĉiam almenaŭ 1 m supergrunde.

La voĉo estas milda, trena, fajfa zitt zitt, kun la lasta silabo pli altatona. Alarma noto estas monotona, tre trena.

Disvastiĝo kaj kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en sudorienta Afriko nome Mozambiko, Tanzanio kaj Zimbabvo en limigita montara teritorio. Ties natura biotopo estas tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de malaltaj teroj aŭ montarbaroj. La specio estas minacata pro habitatoperdo. Ili preferas altajn kanopeojn super malferma subkreskaĵaro kie ili manĝas senvertebrulojn kaj malgrandajn fruktojn, ofte atendante kolonojn de armeformikoj dum la seka sezono. Ili estas ofte abundaj kaim hegemonias la planto Dracaena fragans. Ĉe Udzungva la kutima altitudo estas ĉirkaŭ 1,400-1,550 m, plej ofte ĉe zingibro, Cyperus kaj Podocarpus.

En Zimbabvo la nomiga subspecio loĝas ĉe Ĉirinda kaj aliaj arbarmakuloj ĉe la bordo kun Mozambiko. En Mozambiko la subspecio umbratica estas komuna en Monto Gorongosa (ĉ.125 km² de arbaro en 1970), kaj estas eble ne pli da 1,000 individuoj en centra Mozambiko. En Tanzanio la subspecio rodgersi troviĝas je 1,100 km norde de la Montoj Udzungva, kie ĝi estas rara al komuna surloke, kun eksterordinaroj densecoj de ĝis 25 paroj/km² en duarangaj arbaroj kaj rodgersi loĝas ankaŭ je 400 km norde en malaltaj makuloj en la montoj de Orienta Usambara, kie la subpopulacio estas probable malgranda. La populacio de la Montoj Udzungva eble ne estas pli da 1,000 birdoj.

Ili kutime vivas laŭpare surgrunde. Ili estas timidaj kaj malaperas kaze de ĝenado aŭ plantoforhakado. La ino demetas 2 ovojn.

La populacio estas ĉirkaŭkalkulita je 2,500 al 10,000 sed malpliiĝanta, en teritorio de 6,800 km².

Referencoj[redakti | redakti fonton]