Svisa aŭtovojo A12

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Svisa aŭtovojo A12
vojoAŭtovojoj de Svislando
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 80 km
Provincoj: Berno, Friburgo, Vaŭdo
Mapo
Foto
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
vdr

La svisa aŭtovojo A12 estas nacia aŭtovojo de Svislando en la kantonoj Vaŭdo, Friburgo kaj Berno.

Vojo[redakti | redakti fonton]

La svisa aŭtovojo A12 komenciĝas ĉe la vojnodo kun la svisa aŭtovojo A9 La Veyre apud Vevey en Kantono Vaŭdo suprengrimpas de la bazeno de Lago Lemano al la Friburga Mezlando, pasas okcidente laŭlonge de la Lago de Grejerco, tiam okcidente de la kantonĉefurbo Friburgo traversas per granda viadukto la Lagon de Schiffenen kaj poste per alia granda viadukto la vilaĝon Flamatt por fine en Berno ĉe la vojnodo Berno-Weyermannshaus kuniĝi kun la svisa aŭtovojo A1.

Konstrua historio[redakti | redakti fonton]

Unuaj projektoj pri aŭtovojo trans Kantono Friburgo estiĝis en la 1950-aj jaroj kaj konkretiĝis en la 1960-aj jaroj. En la jaro 1967 estis akceptita la planoj kaj baldaŭ poste oni komencis la konstruadon. En julio 1971 malfermiĝis la unua parto inter Düdingen kaj Matran. En 1981 malfermiĝis la lasta etapo inter Vaulruz kaj la vojnodo kun la svisa aŭtovojo A9 apud Vevey.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]