Swarthmore (Pensilvanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Swarthmore en Delavara Konteo.

Swarthmore (Svartmor) estas urbeto en Delavara Konteo (angle: Delaware County), Pensilvanio, Usono, proksimume 15 km okcidente de Filadelfio.

konstruaĵo Parrish Hall de Kolegio Swarthmore

Ĝi nomiĝis origine Westdale (Vestdejl) por honori la usonan pentriston Benjamin West, sed la nomo ŝangiĝis post kiam Kolegio Swarthmore (angle: Swarthmore College) estis fondita. Laŭ la usona censa buroo, en 2000, tiu urbeto havas 3.6 km2 da areo kaj 6170 loĝantojn.

Eksteraj ligiloj