Syndikalistiska ungdomsförbundet

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sveda Sindikatisma Junularligo, (Syndikalistiska Ungdomsförbundet) (SUF) estas junulara grupo en Svedio kiu eltemas sendependajn laboristajn klasbatalojn.[1]

Tiu federacio estis fondita en 1993, parte radike en la luktanta aŭtonoma junularmovado kiu estis ekkreskinta tra tuta Skandinavio en la komencaj 1990-aj jaroj.[2]

Inspiro venis ankaŭ el la anarkisindikatisma sindikato SAC. El nur tri grupoj en 1993 ĝi kreskiĝis rapide kaj nuntempe ĝi estas tutlanda federacio formita de ĉirkaŭ 25 lokaj grupoj tra la tuta lando, kaj de kelkaj komitatoj aktivaj ene de la federacio.[3] Ili publikigas gazeton nomita Direkt Aktion.

SUF estas, spite siajn anarkisindikatismajn principojn, ne sindikato. Ties ideo pri anarki-sindikatismo transiras la ĉiutagan laburistan sindikatan agadon, kaj postulas ke en tutmonda komunumo kie la kapitalismaj rilatoj etendiĝis al ĉiaj partoj de la socio, necesas pli ampleksan movadon kaj pli ampleksan difinon de klasbatalo. Tiele ili kredas necesa kontraŭstari kapitalismon ne nur en laborejoj, sed ankaŭ en lernejoj, universitatoj, lokaj komunumoj ktp.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SUF.cc: Principförklaring (Principoj)
  2. SUF.cc: A short introduction to SUF. Arkivita el la originalo je 2007-01-05. Alirita 2016-08-07.
  3. SUF.cc - Adresaro Arkivigite je 2007-02-07 per la retarkivo Wayback Machine (ĝi listigas 25 lokajn klubojn)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]