Synergia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Synergia (סינרגיה)
Deveno Israelo Tel-Avivo, Israelo
Ĝenroj Rok-muziko
Nova metalroko
Aktivaj jaroj 2002 – nuntempo
Eldoninto Hed Arci
Retejo http://www.synergia.co.il
Membroj

Ron Hoffman - kantado, piano
Roy Geffen - gitaro, kantado
Iron Ŝabtaj - basgitaro
Benua Naĥajsi - gitaro
Tomer Majzner - drumo

Antaŭaj membroj

Ariel "Bibs" Branson
Ori Raz
Ejtan Raz

vdr

Synergia (hebrelingve: סינרגיה, /si'nergja/, "sinergio" ) estas israela roka bando. La grupo unue estis formita de du deinfanaĝaj amikoj Ron Hoffman (klavaro) kaj Roy Geffen (gitaro). Ili du ekludis en kovrogrupo en Tel-Avivo nomita "HaCajadim" (La Ĉasistoj). Pli poste, la du unuigis fortojn kun la gitaristo Ariel "Bibs" Branson, la drumisto Ori Raz (pli poste anstataŭigitaj por Banua Naĥajsi kaj Ejtan Raz, respektive) kaj la basgitaristo Iron Ŝabtaj.

La unua radiostacia sukceso en Israelo estis kovrokanto por alia israela muzikisto, Ŝlomo Arci, spite de tio, ke ilia unua albumo,"Co'akim al Ahava" (Kriantoj pri Amo) tiujare ricevis malgrandan sukceson. Ankoraŭ, ilia dua albumo, "Margiŝ Aĥer" (Sentante Malsama), donacis la grupon la statuso de unu el la ĉefaj rokmuzikaj grupoj en Israelo, preskaŭ alitage. El tiu albumo de 2006 la grupo produktis multajn tujajn radiosukcesojn, plej rimarkinde "Tir'i Ze Ani" (Vidu, Estas Mi), "Margiŝ Aĥer" kaj "Aŝem" (Kulpulo). La albumo iĝis ora disko post vendado de pli ol 20000 kopioj.

En 2006 la grupo gajnis plurajn premiojn, inter ili "Grupo de la Jaro" de israela muzikokanalo Music 24 kaj de la du plej popularaj radiostacioj: Reŝet Gimel ( Kol Jisrael) kaj Galgalac. La kanzono "Tir'i Ze Ani" de ilia dua albumo ankaŭ estis nomitaj kiel "Kanzono de la Jaro" fare de Galgalac.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • 2005 - "Co'akim al Ahava" (Kriantoj pri Amo)
  • 2006 - "Margiŝ Aĥer" (Sentante Malsama)
  • 2008 - "Hiŝtakfut" (Rebrileco)
  • 2009 - "Synergia Akustit - Im Rami Kleinstein" (Synergia Akustike - Kun Rami Kleinstein)
  • 2011 - "Ĥatum ba'Eŝ" (Subskribita en la Fajro)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]