Syrrhaptes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Syrrhaptes
Stepkoko, Syrrhaptes paradoxus
Stepkoko, Syrrhaptes paradoxus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pterokloformaj Pteroclidiformes
Familio: Pterokledoj Pteroclididae
Genro: Syrrhaptes
Illiger, 1811
specioj

vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Syrrhaptes estas genro de birdoj de la familio de pterokloj. Ĝi enhavas nur du speciojn de centra Azio.

Tiuj estas grandaj birdoj kiuj reproduktiĝas en malfermaj stepoj aŭ ebenaĵoj. Ili nestumas en grundaj truoj kie la ino demetas tri ovojn.

Ambaŭ specioj havas ĉefe senkoloraj suprajn partojn, oranĝan vizaĝon kaj plumokovritajn krurojn kaj piedojn. Ili estas pli etkapaj ol aliaj pterokloj, sed ili havas fortikajn korpojn.

Kvankam ties teritorioj koincidas parte, ili estas facile diferenceblaj. La Tibeta stepkoko havas blankan ventron kaj nigrajn subflugilojn, dum la Stepkoko havas nigran ventron kaj blankajn subflugilojn.

Tiuj birdoj estas gregemaj kiel aliaj pterokloj. Birdaroj flugas al akvejoj krepuske kaj mateniĝe per siaj pintaj longaj flugiloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]