Szigethalom

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Szigethalom (sigethalom) estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono de Ráckeve. La nomo signifas insulo-holmo.

Bazaj informoj

Situo

La urbo situas sur ebenaĵo, sur insulo Csepel (ĉepel) laŭ interurba tramo inter Budapeŝto-Ráckeve, laŭ maldekstra bordo de Danubo. Aŭtoŝoseo M0 (ĉirkaŭ Budapeŝto) estas ne tro for. La urbo kontaktiĝas kun Tököl.

Historio

Pli frue oni loĝis tie en la bronzepoko, poste sarmatoj. Dum la historio la loko apartenis al Tököl. Post la turka erao liberiganto Eŭgeno de Savojo ricevis la tutan insulon. La komunumo konstruis katolikan preĝejon en 1933, kalvinanan en 1931, krome ekfunkciis fabriko pri flugmaŝinoj. En 1944 la komunumo suferis pro la bombatakoj. En 1951 la setlejo iĝis memstara vilaĝo, en 2004 urbo. La urbo estas ŝatata feriejo, paradizo de fiŝkaptistoj.

Komunumoj pri sziget (= insulo) en Hungara reĝlando

Dunasziget Gelsesziget Kertészsziget Kissziget Kunsziget
Máramarossziget Murasziget Őrisziget Szécsisziget Sziget
Sziget Szigetbecse Szigetcsép Szigethalom Szigetmonostor
Szigetszentmárton Szigetszentmiklós Szigetújfalu Szigetvár Tiszasziget
Torontálsziget