Sándor Basilides

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Basilides
Persona informo
Naskonomo Basilides Sándor
Naskiĝo la  3-an de februaro 1901(nun 1901-02-03)
en Hungario Balassagyarmat (Hungario)
Morto la 25-an de majo 1980
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)oj Zoltán BasilidesBarna BasilidesÁbris Basilides
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Sándor Basilides [ŝAndor bazilides], laŭ hungarlingve kutima nomordo Basilides Sándor estis hungara pentristo, gobelinisto, instruisto. Liaj fratoj estis Ábris Basilides, Barna Basilides kaj Zoltán Basilides.

Sándor Basilides [1] naskiĝis la 3-an de februaro 1901 en Balassagyarmat, li mortis la 25-an de majo 1980 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Basilides akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo en 1928, sed li jam en 1925 ekspoziciis. Liaj plej gravaj instruistoj estis Ede Balló kaj Gyula Rudnay. Tiutempe inter 1924-1928 li estis asistanto en la altlernejo, krome li studvojaĝis al Italio en 1925 kun Barna Basilides. Li edziĝis en 1928. Inter 1936-1938 kaj 1942–1968 li instruis en industriarta gimnazio. En la lernojaro 1939 li havis stipendion en Romo. Li pensiuliĝis en 1968. Li ricevis 8 premiojn inter 1924-1962. Li ŝatis pentradi urbajn panoramojn, pejzaĝojn, ĝenropentraĵojn, krome li gvidis metiejon pri gobelinoj.

Elektitaj solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Szegényember-sorozat (serio) (1927-1931)
  • Zsellérek
  • Festők (1958)
  • Patakpart (1960)
  • Pihenő pásztorok

Plej grava gobelino[redakti | redakti fonton]

  • Buda a török hódoltság idején (1940)

Fontoj[redakti | redakti fonton]