Ede Balló

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Ede Balló [balO], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Balló Ede estis hungara pentristo, profesoro, instruisto. Lia filino estis Mariska Aggházyné Balló.

Memportreto de Ede Balló

Ede Balló [1] naskiĝis la 17-an de decembro 1859 en Liptószentmiklós (nuntempa Liptovský Mikuláš en Slovakio). Li mortis la 30-an de septembro 1936 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ede Balló lernis pentroarton laŭvice ekde 1877 en Budapeŝto, Vieno, Munkeno, fine li lernis denove en Budapeŝto de Gyula Benczúr. Inter 1884 kaj 1891 li instruis en mezlernejo en Budapeŝto, sed li profitis la feriojn plulerni en Parizo. En 1891 li kopiis pentraĵojn de la plej famaj hispanaj pentristoj. Inter 1891 kaj 1923 li instruis en altlernejo pri pentroarto. Li pentris ĉefe portretojn. Li ricevis 6 premiojn inter 1893 kaj 1930.

Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Individuaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

1914, 1928, 1938

Grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

1893, 1896, 1900, 1992

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]