Zoltán Závory
Zoltán Závory | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de januaro 1906 en Pápa |
Morto | 26-an de januaro 2000 (94-jaraĝa) en Szilsárkány |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Familio | |
Edz(in)o | Emília Székely |
Okupo | |
Okupo | pentristo • restorer |
Zoltán Závory [zAvori], laŭ hungarlingve kutima nomordo Závory Zoltán estis hungara pentristo, restaŭristo, vitralisto, instruisto. Lia familia nomvarianto estis Závori.
Zoltán Závory[1] naskiĝis la 20-an de januaro 1906 en Pápa, li mortis la 26-an de januaro 2000 en Szilsárkány.



Biografio[redakti | redakti fonton]
Zoltán Závory maturiĝis en la fama kalvinana kolegio en sia naskiĝurbo, poste li akiris pentristan-pedagogian diplomon en Belarta Altlernejo en 1928. Liaj plej gravaj instruistoj estis István Bosznay, Aladár Edvi Illés (pentristo), István Réti, Ede Balló kaj Andor Dudits. Post la diplomo li estis samloke asistanto 2 studjarojn, poste li instruis en bazlernejo, samtempe li kreis artaĵojn, ofte sakralajn. Dum la 2-a mondmilito li estis soldato. Li estis apoganto de la hungara revolucio de 1956, tial poste li ne rajtis instrui. Resume li kreis artaĵojn en 280 preĝejoj, li pensiuliĝis en 1968, tamen li kreis daŭre. Li ricevis premiojn inter 1927-1997. Li havis edzinon.
Liaj solaj ekspozicioj (elekto)[redakti | redakti fonton]
Liaj grupaj ekspozicioj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Pápa (1925-1942)
- Komárom-Esztergom (1959-1965)
Elektitaj murpentraĵoj[redakti | redakti fonton]
- Preĝejo de Naskiĝo de Maria (Pápa) (1935–1937)
- Preĝejo Sankta Francisko el Asizo (Kapuvár) (1942)
- Preĝejo Sankta Kruco (Nagyatád) (1991–1992)
Elektitaj restaŭraĵoj[redakti | redakti fonton]
- Ĉefkatedralo Ĉieliro de Maria (Kalocsa)
- Preĝejo Stefano la 1-a (Ajka)
- Preĝejo Katarina de Aleksandrio (Egervár)
- Preĝejo de Sankta Kruco (Hőgyész)
- Preĝejo Senmakula Koncipiĝo (Tatabánya)
Elektitaj vitraloj[redakti | redakti fonton]
- Preĝejo Sankta Francisko el Asizo (Kapuvár)
- Preĝejo de Sankta Mikaelo (Salköveskút)
- Preĝejo de Marteno de Tours (Und)
Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio