Preĝejo Sankta Francisko el Asizo (Kapuvár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Francisko el Asizo
Preĝejo Sankta Francisko el Asizo en Kapuvár
Preĝejo Sankta Francisko el Asizo en Kapuvár
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kapuvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
dekanujo Kapuvár
paroĥo filio de Preĝejo Sankta Anna (Kapuvár)
Dato de konsekro 1942
Arkitektura priskribo
Konstruado 19411942
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Francisko el Asizo estas romkatolika (iam franciskana) historia monumento ekde 2006 en urbo Kapuvár (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Virino dum preĝado aŭdis sugeston por konstrui novan kirkon. Ŝi kolektis monojn kaj en 1941 franciskanoj alvenis. Oni akiris konvenan areon kaj unue oni konstruis provizoran kapelon, poste kirkon. La konsekro okazis en 1942. La franciskanoj estis forigitaj en 1950, tial la diocezo tuj transprenis la servojn.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo estas integrita en la ceterajn loĝdomojn. La sola turo estas kvadrata kun tre malalta piramida supraĵo. Interne estis farita gipsa monumento en 1946, la vitraloj en la sekva jaro fare de László Zsellér. En mezo de la marmora ĉefaltaro estas videbla ligna skulptaĵo pri Francisko el Asizo kaj Jesuo. La internaj muroj estas blankaj, sed la plafono havas grandan murpentraĵon fare de Zoltán Závory.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.