Sándor Holly
Sándor Holly | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de septembro 1929 en Nagycenk |
Morto | 31-an de majo 2005 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged |
Okupo | |
Okupo | kemiisto |
Sándor Holly [ŝAndor holi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Holly Sándor, estis hungara kemiisto.
Sándor Holly[1][2] naskiĝis la 27-an de septembro 1929 en Nagycenk, li mortis la 31-an de majo 2005 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Holly maturiĝis en gimnazio en Kaposvár en 1949, poste li akiris kemiistan diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1955. Post la diplomo li laboris jaron en instituto pri nutraĵoj, poste en tutlanda kemia instituto ĝis 1994, pli poste li havis la statuson konsilisto ĝis sia morto. Inter 1972–1993 li estis ankaŭ spertulo en kriminala teknika instituto. Intertempe li kandidatiĝis en 1969, li doktoriĝis en 1994 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li atingis signifajn rezultojn internacie en kampo de la infraruĝa spektroskopa ekzameno de aminoacidoj, hidrokarbidoj kaj diversaj hidrokarbidstrukturoj. Li edziĝis en 1958, lia edzino naskis 2 filojn. Li ricevis unufoje premion en 2004. Pro aŭtoakcidento li mortis.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Infravörös spektrográffal végzett szerkezetkutatási vizsgálatok. (kunaŭtoro, 1958, germane samjare)
- Az infravörös spektroszkópia alapjai. (kunaŭtoro, 1965)
- Szerinszármazékok vizsgálata infravörös spektroszkópiai módszerrel, különös tekintettel a Ca-bóroxazolidin diklóracetilezésére. (disertaĵo, 1968)
- Infravörös spektroszkópia. (kunaŭtoro, monografio, 1968, angle: 1975)
- Kinetic Deuterium Isotope Effect and Hydrogen Bonding. (kunaŭtoro, 1975)
- A bórsav-karbamid kölcsönhatás vizes oldatban. (kunaŭtoro, 1985)
- Tanulmányok a rezgési spektroszkópia témakörében. (disertaĵo, 1993)
- Stabil izotóppal jelzett termotróp folyadékkristályok előállítása és vizsgálata. (kunaŭtoro, 1998)
- Kétmagvú palládium nitrén- és azidkomplexek. (kunaŭtoro, 2007).