Tárnok

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tárnok (tArnok) estas grandvilaĝo en Hungario en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono Érd. La nomo signifas trezoristo aŭ kvestoro. Ŝajnas, en la mezepoko tiuj homoj loĝis en la vilaĝo.

Blazono de Tárnok

Bazaj informoj

Geografio

Tárnok situas sur ebenaĵo, laŭ fervojoj Budapeŝto-Balatono kaj Budapeŝto-Pusztaszabolcs, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Balatono, aŭtoŝoseo M7 en la sama direkto preteriras. Urbo Érd estas proksime.

Historio

Oni trovis restaĵojn el la neolitiko, el kuprepoko, el bronzepoko. Romia urbo Tusculanum etendiĝis parte en la nuna Tárnok. Antaŭ la hungaroj avaroj loĝadis.

La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Poloj, slovakoj, germanoj, serboj kaj hungaroj refondis ĝin. La katolika baroka preĝejo konstruiĝis en 1737. En la tombejo troviĝas kapelo omaĝe al Sankta Roĥ. En 1923 radiostacio ekfunkciis.

Menciinda estas la ŝtonminejo, uzata ekde la romiana epoko.

Famuloj

En Tárnok mortis Ferenc Varga (bestkuracisto).