Tünde Handó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tünde Handó
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1962 (1962-05-01) (61-jaraĝa)
en Salgótarján
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Edz(in)o József Szájer
Infano 1
Okupo
Okupo juĝistojuristo
vdr

Tünde Handó [tunde handO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Handó Tünde estas hungara juĝisto, altlerneja instruisto, unua prezidanto de la tutlanda juĝa oficejo, membro de Konstitucia juĝejo. Ŝia edzo estas József Szájer.

Tünde Handó[1] naskiĝis la 1-an de majo 1962 en Salgótarján.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tünde Handó akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1986. Post siaj studoj ŝi eklaboris en la ĉefurba juĝejo pri laboraj aferoj. En 1991 ŝi atingis la rangon plenrajta juĝisto, en 1999 ŝi iĝis gvidanto de la juĝejo pri laboraj aferoj. Same ekde 1999 ŝi ekinstruis en la menciita universitato. En 2011 ŝi estis nomumita prezidanto de la tutlanda juĝa oficejo. Tiu faris grandajn bruojn inter la opozicio, ja li ligiĝas pro la geedziĝa kontakto al Fidesz. En 2019 ŝi iĝis membro de la Konstitucia juĝejo. Ŝi edziniĝis dum la studentaj jaroj en 1983 kaj naskis filinon en 1987.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]