T. T. Anuruddha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el T.T. Anuruddha)

T. T. ANURUDDHA (naskiĝis la 27-an de majo 1915, mortis la 5-an de novembro 1980 en Noumeo (Nov-Kaledonio) estis multjara prezidanto de Budhana Ligo Esperantista.

Kvardek jarojn esperantisto. Naskiĝinte en Bonno kiel Rudolf Petri, li fariĝis unu el la plej konataj budhanoj de eŭropa deveno. Lia kredo lin kondukis tra tre multaj landoj; li longe loĝis interalie en Barato kaj en Vjetnamio, kie li pasigis naŭ monatojn en malliberejo.

Li estis konata inter budhanoj kiel verkisto kaj lingvisto. Du el liaj tradukoj aperis en Esperanto: Tiel parolis la Budho kaj liaj disĉiploj (1971) kaj La vojo al Nirvano aŭ la Dhammapado (1973).

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.