Saltu al enhavo

Team

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Team
Fondo 1980
Ĝenro pop-roko
Oficiala retejo http://team-online.sk
Muzikistaro
Pavol Habera
Dušan Antalík
Milan Dočekal
Ivan Válek
Ivan Marček
Juraj Tatár
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

TEAM dum la 1980-aj jaroj estis la plej fama rokgrupo de Ĉeĥoslovakio. En 1989, 1990 kaj 1991, ili gajnis la konkurson "Zlatý slávik" (Esperante: "Ora Najtingalo"). En 1991, la kantisto de la grupo, Pavol Habera, gajnis la saman premion en la kategorio "kantisto", superante i. a. Karel Gott-on.

En 1989, Team' eldonis la albumon "En Esperanto" (resp. "Ora Team'", la jena en pli bona kvalito). Tiu albumo enhavis tradukojn de Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli el la slovaka, helpe de Stano Marček.

Diskografio

  • 1988 - Team
  • 1989 - En Esperanto / Ora Team''
    1. Volas ni
    2. Reklamo al silento
    3. Jen mia numero
    4. Via eta timo
    5. Letero de Vincento
    6. Sur la sama ŝipo
    7. Eta ŝtormo nokta
    8. En kaĉ'
    9. Rakonta silentado
    10. Nun ni plu kunas
  • 1989 - Team 2 – Prichytený pri živote
  • 1990 - Team 3
  • 1991 - Team 4
  • 1993 - Team 5
  • 1996 - Team 6 – Voľná zóna
  • 2000 - Team 7 – 7edem
  • 2002 - Team 8 – Mám na teba chuť :-)
  • 2003 - Team – Live in Praha
  • 2004 - Team X
  • 2007 - Team 11


  • Esperanta Songazeto n-ro 2 (1983) - unuafoje parto de ilia muzika koncerto estas eldonita kasede, en la rubriko pri la muzika gasto. Eldonis LF-koop.

Retaj ligiloj