TGV Lyria
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
TGV Lyria | |
---|---|
![]() | |
Fondita | 23-a de majo 1993 |
Sidejo | Parizo, ![]() |
Estr(ar)o | Fabien Soulet (ĝenerala direktoro) |
Dungitoj | 34 (en 2020) |
Agokampo | Fervoja transporto de pasaĝeroj |
TTT | https://www.tgv-lyria.com/ |
TGV Lyria estas la varomarko uzata por fervojaj linioj de TGV ligantaj Francion kaj Svislandon. Lyria ankaŭ estas entrepreno kiu prizorgas la servon uzante la kunlaborantaron de SNCF en Francio kaj Svisaj Federaciaj Fervojoj (SBB CFF FFS) en Svislando - la kunlaborantaro konsistas el unu franca kaj unu svisa trajnestro dum la tuta vojaĝo.
Itineroj[redakti | redakti fonton]
- Parizo <> Ĝenevo. Haltoj en stacidomoj Bourg-en-Bresse, Nurieux, Bellegarde, Ĝenevo kaj Laŭzano.
- Parizo <> Laŭzano. Haltoj en stacidomoj Dijon, Dole, Mouchard, Frasne kaj Vallorbe.
- Parizo <> Bazelo - Zuriko. Haltoj en stacidomoj Dijon, Belfort - Montbéliard TGV, Mulhouse, Bazelo kaj Zuriko.
- Marsejlo <> Ĝenevo. Haltoj en stacidomoj Aix-en-Provence TGV, Avignon TGV, Lyon-Part-Dieu, Bellegarde kaj Ĝenevo.