TKS (kosmoŝipo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kosmoŝipo TKS
Priskribo
Funkcio: Provizi la kosmostaciojn Almaz.
Ŝipanaro: 3
Dimensioj
Alto: 13,2 m
Diametro: 4,15 m
Volumeno: 45 m3

La kosmoŝipo TKS (Transportnij Korabl Snabĵenija ruse Транспортный корабль снабжения) estis homporta kosmoŝipo lanĉita per raketo Proton desegnita de soveta inĝeniero Vladimir Ĉelomej, kiel alternativo al la kosmoŝipo Sojuz. Ĝia misio estis provizi la militajn kosmostaciojn Almaz. Evoluado komenciĝis en 1965, sed kiam la unuaj studoj estis pretaj la programo Almaz jam estis forlasita. La kapsulo VA (Vozvraŝĉajemij aparat; ruse "Возвращаемый аппарат") flugis kvar fojojn dum testaj misioj kun du kapsuloj sur unu raketon por elprovi la desegnon, tiel kiel unu "kompleta" testflugo kaj tri reproviz-misioj. Ĝi neniam flugis homportan, kvankam en decembro 1978 formado de speciala grupo de ses kosmonaŭtoj estis aprobita por pilotataj misioj per kosmoŝipo TKS.

La projekto poste evoluis por esti uzata kun aliaj kosmostacioj. Bazita sur la TKS-a desegno, ĝi estis redesegnita por endokiĝi kun la kosmostacioj Saljut 7, Mir kaj la Internacia Kosmostacio. Ĉi tiu evoluado estis nomita FGBPraktika/Karga Bloko.

La entrepreno Excalibur Almaz planas uzi la Reuzeblan Reeniran Kapsulon kosmoŝipo TKS por komercaj celoj[1].

Dizajno[redakti | redakti fonton]

La TKSa kosmoŝipo konsistas el 11F74 "Vozvraŝĉajemij aparat" (aŭ Reenira Veturilo, pli konata kiel VA), kuplita al 11F77 "Transportnij Korabl Snabĵenija" (Praktika/Karga Bloko modulo aŭ FGB).

VA[redakti | redakti fonton]

Reenira kapsulo VA el misio Kosmos 1443.

La kapsulo VA estis mem tre kompakta kaj efika kosmoŝipo. Tipe reenirus Teren post 2 orbitoj, sed ĝi povus flugi libere ĝis maksimume 31 horoj. La presurizita reenira kapsulo (simila al la usona Apollo sed 30 % pli malgranda) estis ekipita kun ĝia propra vivtena sistemo. En la supra parto de la kosmoŝipo estis la regosistemo, la malorbitiga motoro, paraŝuta sistemo kaj la surteriĝaj motoroj. Kvankam ĝi faris sukcesajn testflugojn, ĝi neniam flugis kun ŝipanaro (pro politika rivaleco).

La VA devenas de pli frua kapsulo desegnita por Vladimir Ĉelomej por la soveta luna programo LK-1 en la 1960aj jaroj kiel superfluga kosmoŝipo de la Luno. Ĝi estis ankaŭ la bazo por la surluniĝilo LK-700.

FGB[redakti | redakti fonton]

La FGB kuniĝis kun VA kapsulo per mallonga tunelo. Ĉe la pruo estis pilot-konsoslo ekipita per regoj kaj fenestroj por mana endokiĝo kun la kosmostacio Almaz. La dokejo ankaŭ troviĝis ĉi tie.

Detaloj[redakti | redakti fonton]

Ŝipanaro: 3;
Desegna Vivodaŭro: 7 tagoj;
Orbita Tenado: 200 tagoj;
Tipa orbito: 223 km. x 266 km. ĉe 52 klinangulo;
Longeco: 13,2 m ;
Maksimuma Diametro: 4.15 m );
Enverguro: 17,00 m ;
Loĝebla volumeno: 45,00 m3;
Maso: 17.510 kg. ;
Ŝarĝo: 12.600 kg.;
Ĉef-Motora Puŝforto: 7.840 kN ;
Ĉef-Motora Brulaĝoj: N2O4/UDMH;
Ĉef-Motora Brulaĝoj: 3,822 kg. (8,426 *lb);
Ĉef-Motora Isp: 291 sek;
Kosmoŝipa delto v: 700 m/s ;
Elektra Sistemo: Sunaj paneloj 17 m longaj, 40 m²;
Elektra Sistemo: averaĝe 2,40 kW;
Lanĉilo: Proton 8K82K.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]