TSG 1899 Hoffenheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el TSG Hoffenheim)
TSG 1899 Hoffenheim
futbala klubo
Kluba nomo  Turn- und Sportgemeinschaft 1899 Hoffenheim
Fondita  la 1-an de julio 1899
Stadiono  Wirsol Rhein-Neckar-Arena en Sinsheim, Baden-Virtembergo
Kapacito  30 150
Prezidanto  Kristian Baumgärtner (intertempe)
Trejnisto  Sebastian Hoeneß
Ligo  unua germania ligo de futbalo - Bundesliga
2021/22  9-a pozicio
Oficiala retejo  www.achtzehn99.de
Hejme
Ekstere
vdr

La TSG 1899 Hoffenheim (oficiala nomo Turn- und Sportgemeinschaft 1899 Hoffenheim estas sporta klubo en la urboparto Hoffenheim de Sinsheim en la germania federacia lando Baden-Virtembergo. La klubo, kiu en julio 2009 havis proksimume 4500 membrojn, aparte konatas pro sia profesia futbala teamo: Ĝi ekde la jaro 2008 en la unua germania ligo de futbalo - Bundesliga. Krom la viraj futbalistoj, ankaŭ la junuloj de la aĝoklasoj A (16 kaj 17 jaroj) kaj B (14 kaj 15 jaroj) konkuras en la plej alta nacia ligo. En 2008 la B-junuloj unuafoje gajnis la germanan ĉampionecon de sub-17-jaruloj. La virina futbala teamo konkuras en la dua germania ligo. Krom futbalaj teamoj en la sporta klubo ankaŭ estas sekcioj pri atletiko kaj gimnastiko.

Kaj la sporta klubo ĝenerale kaj la firmae organizita profesia futbala teamo estas subtenataj fare de la informadikisto Dietmar Hopp, kunfondinto de la komputilprogramara firmao SAP, kies financa subteno ebligis la avancon de la unua vira teamo ĝis la plej alta nacia ligo.

La hejmaj matĉoj de la unua teamo okazas en la en januaro 2009 malfermita stadiono Wirsol Rhein-Neckar-Arena en Sinsheim. Antaŭe uziĝis la stadiono Dietmar-Hopp-Stadion en Hoffenheim kaj intertempe ankaŭ la stadiono Carl-Benz-Stadion en Mannheim.


Funkciuloj *[redakti | redakti fonton]

  • prezidanto: Kristian Baumgärtner (intertempe)
  • trejnisto: Sebastian Hoeneß
  • afergvidanto: Jan Mayer, Frank Briel, Denni Strich

* laŭ stato de somero 2021

Unua vira teamo[redakti | redakti fonton]

Teamo de la sezono 2021/22[redakti | redakti fonton]

n-ro pozicio lando futbalisto
1 golisto Germanio Oliver Baumann (vickapitano)
2 defendo Kuracao Joshua Brenet
3 defendo Ĉeĥio Pavel Kadeřábek
4 defendo Bosnio kaj Hercegovino Ermin Bičakčić
6 mezo Norvegio Håvard Nordtveit
7 atako Danio Jacob Bruun Larsen
8 mezo Germanio Dennis Geiger
9 atako Togolando Ihlas Bebou
10 atako Israelo Mu'nas Dabbur
11 mezo Aŭstrio Florian Grillitsch
12 golisto Germanio Philipp Pentke
13 mezo Germanio Angelo Stiller
14 mezo Aŭstrio Christoph Baumgartner
15 defendo Ganao Kasim Nuhu
16 mezo Germanio Sebastian Rudy
17 defendo Germanio David Raum
18 mezo Malio Diadie Samassékou
n-ro pozicio lando futbalisto
19 atako Alĝerio Ishak Belfodil
20 mezo Serbio Mijat Gaćinović
21 defendo Germanio Benjamin Hübner (kapitano)
22 defendo Germanio Kevin Vogt (3-a kapitano)
23 atako Armenio Sargis Adamyan
25 defendo Niĝerio Kevin Akpoguma
27 atako Kroatio Andrej Kramarić
29 atako Danio Robert Skov
30 mezo Germanio Marco John
32 defendo Nederlando Melayro Bogarde
33 atako Francio Georginio Rutter
35 atako Germanio Maximilian Beier
36 golisto Germanio Nahuel Noll
37 golisto Germanio Luca Philipp
38 defendo Aŭstrio Stefan Posch
39 mezo Germanio Tom Bischof
41 defendo Germanio Max Geschwill


Por historia komparo: la teamo de la sezono 2012/13[redakti | redakti fonton]

golisto defendo mezo atako
1 Tim Wiese
19 Jens Grahl
30 Koen Casteels
2 Andreas Beck
3 Matthias Jaissle
4 Stefan Thesker
5 Marvin Compper
15 Matthieu Delpierre
16 Fabian Johnson
25 Isaac Vorsah
28 Edson Braafheid
29 Jannik Vestergaard
40 Stephan Schröck
6 Sebastian Rudy
7 Boris Vukčević
11 Gylfi Sigurðsson
13 Daniel Williams
17 Tobias Weis
20 Ahmed Sassi
21 Dominik Kaiser
22 Roberto Firmino
23 Sejad Salihović
27 Sandro Wieser
32 Joseph-Claude Gyau
33 Takaŝi Usami
9 Sven Schipplock
10 Ryan Babel
24 Michael Gregoritsch
31 Kevin Volland

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]