Tadeusz Borowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tadeusz Borowski

Tadeusz BOROWSKI (naskiĝis la 12-an de novembro 1922 en Schytomyr; mortis la 3-an de julio 1951 en Varsovio) estis pola verkisto.

Vivo

Borowski naskgixis en la tiam sovetunia urbo Schytomyr. Post ekziloj en 1926 de lia patro al Karelio, kaj de lia patrino al la regiono de la sibera rivero Jenisejo, la Ruĝa Kruco sukcesis translokigi la 10-jaran Tadeusz kaj ties fraton en 1932 al Pollando. Post 1934 la familio kuniĝis denove kaj ekloĝis en Varsovio.

Li abiturientiĝis en 1940 dum la Dua Mondmilito en Varsovio en sekreta gimnazio kaj en sekreta universitato ekstudis polonistikon. Tie li konatiĝis kun sia onta edzino Maria, kiu pli-malpli kaŝe aperas en multaj liaj verkoj. Li laboris en privata konstrufirmao kaj publikigis poemojn kaj novelojn en monata gazeto Droga (la vojo).

En 1943 li estis arestita kaj kondukita al la koncentrejo Aŭŝvico. En 1944 li estis deportita kun aliaj malliberuloj al la koncentrejo Natzweiler-Struthof, poste al la koncentrejo Dachau. Tie li estis liberigita de usonaj soldatoj la 1-an de majo 1945.

En 1950 li ricevis polan nacian premion. Sed iom poste amiko lia estis arestita kaj torturita. Tial li malesperiĝis. En julio 1951 li memmortigis sin en Varsovio, malfermante gazfermilon de la kuirforno.


Verko

  • Poemoj:
    • Gdziekolwiek ziemia (1942)
    • Arkusz poetycki nr 2 (1944)
    • Pieśń
  • Rakontoj:
    • Bei uns in Auschwitz. Erzählungen (1946, kune kun Krystyn Olszewski kaj Janusz Nel-Siedlecki)[1] (Original polnisch: Byliśmy w Oświęcimiu, deutsch 1963, 1970, 1999; 4. Aufl. 2006, Verlag Schöffling, Frankfurt, Übersetzung ins Deutsche: Friedrich Griese, ISBN 3-89561-329-0)
    • Pewien żołnierz. Opowieści szkolne (1947)
    • Kamienny świat (1948) (germane: Die steinerne Welt. Erzählungen, München 1963)
    • Pożegnanie z Marią (germane: Abschied von Maria, München 1963)
    • Proszę Państwa do gazu (germane: Bitte, die Herrschaften zum Gas).


Referencoj

  1. Udo Marquardt: Buchbesprechung Radiosender Deutsche Welle