Tafofobio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
sekurecĉerko

Tafofobio estas timo esti entombigota vivanta. Ĝi estis ofta en Eŭropo kaj Usono de la malfrua 18-a jarcento ĝis ĉirkaŭ la Unua mondmilito.

Rimarkindaj tafofobiuloj inkludis almenaŭ Frédéric Chopin, kiu petis ke lia koro estu forigita post lia morto, George Washington, Hans Christian Andersen kaj Alfred Nobel, el kiuj du ĉi-lastaj petis ke arterio estu malfermita post morto. Por eviti esti entombigota vivanta, oni fondis "hospitaloj por mortintoj", kie la putrado de la mortintoj estis kontrolata kaj kie la korpoj rajtis esti enterigitaj nur kiam ili jam abunde putris. Al la malgranda piedfingro de kelkaj kadavroj estis fiksita aparato, kio kaŭzis alarmon se la piedo klare moviĝis. Krome, oni konstruis kaj vendis sekurecĉerkojn, t.e. entombigĉerkoj, kie aparato povus estinti uzita por signali al la ekstera mondo ke ili daŭre estis vivantaj. Tamen tio ŝajne neniam okazis.

La fakto, ke la vivanta entombigita persono estus travivinta surbaze de tia anonco, verŝajne estus neebla, ĉar eĉ se li pasus el la entombigo tiel baldaŭ ke li povintus uzi la aparaton, li verŝajne mortus pro manko de oksigeno antaŭ ol la tombo povus esti malfermita. En iujn ĉerkojn oni metis pafilon aŭ sufiĉan kvanton da veneno por mortigi, tiel ke la vivanto en la tombo povus efektivigi facilan, rapidan memmortigon. Laŭ kelkaj ideoj, la ondo de tafofobio trankviliĝis en la tria kvarono de la 19-a jarcento, sed pli postaj fontoj konkludis, ke tiu ideo estis malĝusta. La Franca Akademio premiis D-ron Jost, kiam li inventis la cicipinĉigan pinĉilon, kiu povus esti uzata por montri, ke la korpo ne plu sentas ion kaj tial estas morta.