Tago de Silento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tago de Silento 2008 en Bydgoszcz, Pollando

La Tago de Silento (angle Day of Silence, DoS) estas ĉiujara internacia aranĝo en kiu partoprenas lerneja, universitata junularo kaj instruistoj kontraŭantaj gejfobion. Partoprenantoj de akcio promesas silenti tutan tagon. Tio ĉi silento simbolas silenton kun kiu, laŭ la protestantoj, devas vivi ĉiutatege lesbaninoj, gejoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj.

Junuloj donas al aliaj homoj folietojn kun teksto:

Citaĵo
 Mi petas, Vi ekkomprenu miajn motivojn por ne paroli hodiaŭ. Mi partoprenas Tagon de Silento, internacia junulara movado, kiu estas protesto kontraŭ silento kun kiu lesbaninoj, gejoj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj kaj iliaj favoruloj devas resti. Mia intenca silento estas eĥo de ilia silento, kiu estas rezulto de persekutoj, antaŭjuĝoj kaj diskriminacio. Mi kredas, ke interrompo de tiu silento estas unua paŝo por batalo kontraŭ maljustecaĵoj. Ekpensu pri voĉoj, kiujn vi ne aŭdas hodiaŭ. Kion Vi pretas fari por interrompi tiun silenton? 

Historio

La unua Tago de Silento aranĝiĝis en la Universitato de Viriginio (Usono), en 1996. Partoprenis ĝin 150 studentoj. En la sekva jaro partoprenis jam 100 universitatoj en Usono. Ekde 2000 oficiala impresario estas organizo GLSEN. Laŭ ĝiaj taksoj, en 2006 partoprenis Tagon de Silento super 450 miloj studentoj kaj lernantoj en super ol 4.000 lernejoj kaj universitatoj. GLSEN opinias, ke Tago de Silento estas la plej granda studenta aranĝo pri GLAT en Usono.

Nune en la projekto partoprenas ankaŭ junuloj el aliaj ŝtatoj, ekzemple: Nederlando, Pollando, Slovenio, Svedio, Rusio.

Vidu ankaŭ

Ekteraj ligiloj