Tajfo de Arundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Tajfo de Arundo

Tajfo de Arundo[1] estis sendependa regno islama kiu funkciis en Arundo, Al-Andalus en 1015, post la desintegriĝo de la Kaliflando de Kordovo ĉirkaŭ ekde 1008, kaj kiu malaperis en 1065 kiam ĝi integriĝis en la Tajfo de Sevilo, nome apartenanta kronologie al la unuaj tajfaj regnoj.

Konsiderita malgranda tajfo, same kiel tiuj de Algarve, Algeciras, Arcos, Carmona, Onubo, Mértola, Morón, Niebla kaj Silves, estis konkerita kaj integrita en la granda tajfo de Sevilo, kiel la aliaj cititaj.

La familio berbera de la Banu Ifran, apartenanta al la dinastio de la Zenataoj, estre de Abu Nur Hilal enpoviĝis ĉe la Korao de Takurunna kaj, post elpeli la guberniestron de la umajidoj kiu estis regante ĝin, proklamis sian sendependon kaj kreis la tajfan regnon de Arundo en 1015, kun ĉefurbo en Izn-Rand Onda (la urbo de la kastelo), aktuala urbo Arundo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ramón Menéndez Pidal. Historia de España. 1999. Tomo VIII-I: Los Reinos de Taifas, paĝoj 52-54