Hofstetten ĉe Brienz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Talguet)
Hofstetten ĉe Brienz
Blazono de Hofstetten ĉe Brienz
Blazono de Hofstetten ĉe Brienz
Blazono de Hofstetten ĉe Brienz
Emmen-Vala bieno en la muzeo Ballenberg
Emmen-Vala bieno en la muzeo Ballenberg
Emmen-Vala bieno en la muzeo Ballenberg
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Interlaken-Oberhasli
Malnova distrikto ĝis 2009 Interlaken
Koordinatoj  46° 45′ 12″ N 8° 4′ 34″ O / 46.75333 °N, 8.07611 °O / 46.75333; 8.07611 (mapo)Koordinatoj: 46° 45′ 12″ N 8° 4′ 34″ O / 46.75333 °N, 8.07611 °O / 46.75333; 8.07611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 569
Areo 8,76 km²
Alteco 646 m super marnivelo
Poŝtkodo 3858
Komunumkodo 0580
Mapo de Hofstetten ĉe Brienz
Mapo de Hofstetten ĉe Brienz
Mapo de Hofstetten ĉe Brienz
vdr


Hofstetten ĉe Brienz (prononcu hofŝtetn ĉe brinc; en germana lingvo Hofstetten bei Brienz) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Interlaken kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 569 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hofstetten ĉe Brienz situas ĉe la norda bordo de la rivero Aro, oriente de la Lago de Brienz. Al la komunumo apartenas la orienta parto de Ballenberg, kie situas la Svisa subĉiela muzeo de Ballenberg. Krome la komunumo konsistas el la vilaĝo Hofstetten, kaj la setlejoj Talguet (sur alteco de 572 m s.m. en sudo apud la bordo de Aro), Schried (sur alteco de 705 m s.m., nordokcidente de la vilaĝo), Vordey (sur alteco de 670 m s.m. rekte norde de la vilaĝo), Stipfi (sur alteco de 700 m s.m. norde de Vordey), Vorsess (sur alteco de 1145 m s.m.), la alpopaŝtejo Gummen sur alteco de 1479 m s.m., kaj diversaj izolitaj bienoj. Norde de Ballenberg situas sur alteco de 634 m s.m. la lageto Wyssensee.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,76 km², de kiuj 43,4% estas kovritaj de arbaro, 29,5% servas por agrikulturo kaj 4,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hofstetten limas en nordo al Giswil (OW), en nordnordoriento al Lungern (OW), en oriento al Brienzwiler, en sudo al Brienz, kaj en okcidento al Schwanden ĉe Brienz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Hofstetten situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tute en sudo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6/11 kaj la svisa aŭtovojo A8, al kiu la plej proksimaj alveturejoj situas oriente en Brienzwiler respektive okcidente en Brienz ambaŭ en distanco de proksimume 2 kilometroj de la vilaĝocentro. Al al kantona vojo nur la setlejo Talguet en sudo havas rektan konekton. La ceteraj setlejoj atingeblas pere de flankaj vojoj ek de Brienz aŭ Brienzwiler. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio de Brienz al Hasliberg.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Hofstetten ĉe Brienz datiĝas el la jaro 1359 kiel Hofstetten. Dum mezepoko Hofstetten ĉe Brienz apartenis al la Senjorujo Ringgenberg, kiu ĝi pro financaj problemoj donis kiel persona feŭdo al tri vasaloj el inter kiuj troviĝis la kavaliro Henriko de Resti, kiu la lokon donacis en la jaroj 1359 kaj 1372 al la Monaĥejo Interlaken. Post la reformacio en la jaro 1528 la loko de Berno, kiu al si havigis la posedaĵojn de la iama monaĥejo, estis atribuita al la Voktejo Interlaken. La voktejo post la fino de la Helveta Revolucio post kvinjara aparteno al la tiama Kantono Oberlando estis transformita al la distrikto Interlaken, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la nova administra distrikto Interlaken-Oberhasli.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]