Taliándörögd
| Taliándörögd | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| vilaĝo en Hungario | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 8295 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 758 (2026) [+] | ||
| Loĝdenso | 27 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 46° 59′ N, 17° 34′ O (mapo)46.98053888888917.5673Koordinatoj: 46° 59′ N, 17° 34′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 28,08 km² (2 808 ha) [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||

Taliándörögd [taljAndorogd] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Tapolca. Dörögd estas familia nomo, la familio longe havis la kampojn.

Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 28 km²
- Loĝantaro: 710
- Poŝtkodo: 8295
- Telefonprefikso: 87
Situo
[redakti | redakti fonton]Pli frue romianoj loĝis tie. La unua mencio devenis el 1249 en formo Drugd, kie loĝis nobeloj. Poste formiĝis 4 vilaĝoj: Suba Dörögd, Supra Dörögd, Imár kaj Ráskó. Ili havis preĝejojn po 1 kaj la turkoj senhomigis ilin en 1548. Post la turkoj la posedanto estis Francisko Tallián. En 1925 uzino por alkoholo ekfunkciis. Fine de la 20-a jarcento oni instalis spacotelekomunikadan stacion (unusolan en Hungario), jam neuzatan. La vilaĝo nuntempe partoprenas en festivalo Valo de Artoj, kies centro estas Kapolcs.
Festivalo
[redakti | redakti fonton]Ĉiujare somere okazas festivalo pri teatraĵoj, koncertoj, spektakloj ekde 1988. La partoprenantaj komunumoj estas:
| Kapolcs | Monostorapáti | Nagyvázsony |
| Öcs | Pula | Taliándörögd |
| Vigántpetend |
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika Preĝejo Nomo de Sankta Maria (Taliándörögd)
- kalvinana preĝejo
- luterana preĝejo




