Diskuto:Futbala Mondpokalo 2022

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝisdatigo kaj ĝustigo de la artikoloj pri futbalo-krurpilko[redakti fonton]

Se interesas kaj gravas la vi, oni rajtas uzi la nunan okazaĵon por ĝisdatigi kaj ĝustigi ĉiujn artikolojn koncerne la sporto, ĉampionadoj kaj la monda pokalo. Temas pri sistema laborado.

Ekzemple, mi kontrolis la artikolojn pri nacia teamoj de futbalo kaj trovis ke ili ne estas ĝisdatigitaj.

Ĝuu kaj la spektaklon kaj la laboron. Sj1mor (diskuto) 09:26, 20 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Bonas havi navigilojn pri plej bone ĉiuj 32 teamoj (dankon ĉi-foje al Dominik), eblus ankaŭ redukti la ambicion al la lastaj 8 aŭ lastaj 4 teamoj, sed la ambicioj pri ĉiuj proksimume 25 · 32 sportistoj (800 novaj artikoloj estas granda monto) verki propran biografian artikolon estas nerealisma. Mi ĵus sukcesis plenigi la artikolojn pri la venkintaj argentinaj teamanoj (nur tri monatojn post la evento...), pri la francoj ankaŭ aspektas bone, sed pri la kroatoj, 3-a pozicio, jam ne. Sed ĉar la navigiloj kutime ne plene vidatas, la multegaj ruĝaj ligiloj pri multegaj pliaj teamoj ne tro ĝenas. Kaj klaras ke ne nur estas vira futbalo en la mondo. Almenaŭ ankoraŭ ekzistas virina futbalo, kaj eble por iuj vikipedianoj ankoraŭ ekzistas iuj pliaj temoj en la mondo... Sed la artikolojn pri naciaj teamoj de futbalo kontroli antaŭ la sekva evento en tri jaroj, respektive tiujn teamojn kiujn koncernas jam ĝis en 15 monatoj komenciĝas la sekva eŭropa ĉampinado, ŝajnas realisme atingebla ambicio... ThomasPusch (diskuto) 21:40, 4 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Eĉ en la angla vikipedio, kie estas dekmiloj da redaktantoj, oni ne sukcesas krei ĉiun imageblan artikolon, tial estas en la naturo de Vikipedio, limigi la kreojn de novaj truoj, novaj ruĝaj ligiloj, kiuj gvidas nenien, ne alportas informon kaj kreas malagrablan senton ke "la projekto estas malkvalita, ĉar tiom da nepraj tekstoj simple mankas". Sed pri futbalistoj, se oni limigas sian al vere la minimumo kiel en la paĝo pri Kylian Mbappé, tiam tamen estas la ŝanco ankoraŭ povi sukcesi pri kelkaj artikolaj ĝermoj - mi diris ke la paĝo pri Mbappé ne aspektas mizera, kvankam enestas multe malpli da informoj ol en aliaj artikolaj ĝermoj pri sportistoj. ThomasPusch (diskuto) 11:46, 5 mar. 2023 (UTC)[Respondi]