Diskuto:Karl-Olof Sandgren

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ĵus pene aldonis liajn datumojn al vikidatumoj, kaj en la teksto i.a. ŝanĝis la vorton "örebroa gubernio" al "provinco Örebro". Kontrolu la tekstojn pri fremdvorto kaj pruntvorto: la nomo Örebro estas sveda, ĝi kompreneble rajtas havi umlaŭton sur la unua litero, sed formo örebroa estas nek sveda, ĉar tiam la finaĵo ne kompreneblus, nek esperanta, ĉar tiam la unua litero ne ekzistas. Nur ŝerce iuj esperantistoj matenmanĝantaj foje uzis la malvorton "müslio" por muslio, sed ĉiu konscias ke tio estas stultumaĵo - nur tial temas pri ŝerco. ThomasPusch (diskuto) 08:27, 25 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Kvankam mi tute aliopinias pri la uzo de neesperantaj literoj ene de vortoj (cxefe: propraj nomoj) kun esperantaj finajxoj, laux gramatika bezono, serioza, ne nur sxerca, same kiel pri la uzo de esperantaj (aux francaj, hispanaj, kroataj, japanaj, sanskritaj, ktp., ne gravas kiaj) specialaj literoj, t.e. latinaj literoj kun diakritaj signoj, en vortoj kun gramatikaj finajxoj de la lingvo en kiu estas redaktata iu teksto (vidu oftajn verkojn de japanaj Esperantistoj, tradukojn de la japana literaturo, kiuj enhavas literojn kiel ô, û, ê, â... en propraj nomoj ) - mi akceptas viajn sxangxojn. NoychoH (diskuto) 13:17, 1 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

@NoychoH: Ankoraŭ mankas artikoloj pri loĝloko Boden, tio ne estos problemo iam aldoni, ĉar estos tekstoj en aliaj lingvoj kaj notoj en vikidatumoj, sed ankaŭ mankas io pri iniciato nomita Esperanto-Misio, pri kio certe estas nenio en aliaj lingvoj kaj notoj en vikidatumoj, kaj ankaŭ guglo-serĉo trovas nenion. Do nur interna KELI-aktivulo aŭ eble sveda esperantisto bone orientita pri la movada historio povos ion kontribui. Validas nun la interkonsento ke ruĝaj ligiloj kiuj restis ruĝaj dum monato kaj ŝajnas malverŝajne ke ili rapide iĝos artikoloj, post tiu monato da atendado povas transformiĝi al normala teksto (nigraj, ne ruĝaj literoj). La ruĝaj literoj de la vorto Esperanto-Misio jam estas tie ĉi ekde majo 2022, antaŭ pli ol ok monatoj. Tamen mi ne jam forprenas la ruĝan koloron de la vorto, sed ankoraŭ eksplicite demandas ĉu iu povus aldoni tekston pri la iniciato de Karl-Olof Sandgren nomita Esperanto-Misio. ThomasPusch (diskuto) 15:41, 29 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

@ThomasPusch Pri la Esperanto-Misio - Mi estas polo kaj loĝas en Pollando, kaj ne estis membro de KELI. Bedaŭrinde mi ne havas pliajn informojn pri ĝi, kvankam mi korespondadis kun K.-O.Sandgren, kaj li menciis ĝin fojfoje, tamen li nenion precizan skribis al mi pri ĝi. Mi esperis, ke iu kompletiĝos tion. Oni devas eble demandi persone kelkajn svedajn gekolegojn - mi provos fari tion dum sekvaj du monatoj. NoychoH (diskuto) 13:07, 1 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Bone! ThomasPusch (diskuto) 13:14, 1 feb. 2023 (UTC)[Respondi]