Diskuto:Templo de Kukulkano

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oni kritike juĝu la ruĝajn ligilojn, ĉar povas esti ke oni eterne atendos dezirindan artikolon kiu tamen ne aŭtomate alvenos per ruĝa, alarma kolorigo de iuj literoj, aŭ povas esti ke simple temas pri fuŝa ligilo:

  • La ligilo konkistadoroj, sub kiu kaŝiĝas neekzista artikolo "konkero de Jukatano", probable estas el unua kategorio. Se iu volas verki pri la "konkero de Jukatano", la artikolo estos tre bonvena!! Sed aliflanke, artikolo konkistadoroj jam nun ekzistas. Kaj ekzistanta artikolo havas pli da informoj ol neekzistanta.
  • Sed kion celu la adjektivo en la vortumo icaaj majaoj?? Nek en la teksto majaoj, nek en Jukatano nek en Ĉiĉen Ica estas iu vorto de radiko ica'. Nur la titolo Ĉiĉen Ica, kie videblas la literokombino ICA, estas indiko, ke iuj icaoj entute ekzistis. Sed ruĝa ligilo ĉi tie neniel helpas. Aŭ verki pri la temo, aŭ streki la nekompreneblan adjektivon kaj skribi simple pri majaoj!

Kaj same pri ĉiuj aliaj ruĝaj ligiloj necesas kritike pripensi, ĉu oni povas mem sence klarigi la nekompreneblajn ruĝajn vortojn aŭ ĉu oni forigu la neekzistajn internajn ligilojn. Pri "colkino (sankta kalendaro) kaj la kalendara rado" kompreneble simple domaĝas ke mankas artikolo. ThomasPusch (diskuto) 14:42, 18 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Kvankam ne estas multa materialo en vikipedio: "kalendara rado" supozeble celas tion kio en wiki.es nomatas "Rueda calendárica" kaj en wiki.de "Kalenderrunde". Wiki.en ne havas artikolon, sed havas du etajn ĉapitrojn en aliaj paĝoj "Maya_calendar#Calendar_Round" kaj "Mesoamerican_calendars#Calendar_Wheels". El tio bki kompletan artikolon ne estos facile. Kaj necesas longe serĉi por entute kompreni ke la vorto "colkino" celas vorton en la majaa lingvo nomata Tzolkʼin. Kaj post same longa serĉado ankaŭ klaras ke la icaoj estu tio kio per Itzá celas la vikidatuma ero d:Q606377. Se oni bezonas tion da energio por detektive malkaŝi kion homoj celis per meto de senkomenta ruĝa ligilo, poste ne plu restas energio por ankoraŭ komenci artikolon - kaj sume la problemo ankoraŭ ne solviĝis. ThomasPusch (diskuto) 16:58, 18 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: Kvankam sen ruĝa ligilo, mi miras pri la vorto Tepiŭ. Ĉu tiu vorto entute estas ĝuste skribita, ĉar homoj foje volas skribi "ux" kaj ne atentas ke elvenas litero "ŭ"? Estas esperantistoj kiuj opinias ke la litero "ŭ" ankaŭ se uzata en latinliterigo de aliaj lingvoj ol Esperanto nur povas aperi en kombinoj "aŭ" kaj "eŭ" (kiel en Esperanto) - tial la vorto Tepiŭ aspektas aparte stranga. Mi trovas nenian vorton similan al tio en la hispanaj aŭ anglaj tekstoj pri la temo. Kio povas esti tio vorto??? Ne eblas eĉ helpi plibonigi nematuran paĝon, se ne estas inter krampoj nomoj de la serĉata afero en aliaj lingvoj, aŭ - plej bone, se inter signoj kaŝite notiĝas vikidatuma kodo pri la serĉata aĵo. ThomasPusch (diskuto) 16:58, 18 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Cetere, ĵus oni anstataŭiĝis la ŝablonon {{Informkesto konstruaĵo}} per {{Informkesto geografiaĵo|konstruaĵo}}. Ambaŭ eblas samrange, mi precipe vidas la diferencon ke la unua havas sablokoloran kapon, kiu ĉi tie bone taŭgus por la sablokolora piramido, dum la dua havas malhelgrizan kapon. Krome la parametroj uzas malsamajn vortumojn, do oni ne povas tute simple interŝanĝi la ŝablono-nomojn. Sed kiuj krome povas esti diferencoj? Kaj pro kio eblas havi konvinkon ke {{Informkesto geografiaĵo|konstruaĵo}} estas supera al {{Informkesto konstruaĵo}}?? Mi tute ne volas kritiki la ŝablonon {{Informkesto geografiaĵo|konstruaĵo}}, sed ne komprenas la motivon laŭ kio bonus forbalai la antaŭan ŝablonon {{Informkesto konstruaĵo}}. @Sj1mor: ĉu vi povas klarigi al mi viajn motivojn ŝanĝi la ŝablonon, nur por ke mi pli bone komprenu? ThomasPusch (diskuto) 16:20, 18 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
@ThomasPusch Miaj motivoj ŝanĝi la ŝablonon simple estas ĉar laŭ mia impreso Informkesto geografiaĵo donas pli da informo, aŭ informo en pli bona ordo, ol la ne geografiaĵa informkesto. Kaj same mi faris en multaj aliaj artikoloj. Uniformeco de apero kaj stilo ja agravas, ĉu ne?
Konsiderante la aferon, certe oni tute rajtas uzi Informkesto|konstruaĵo. Sj1mor (diskuto) 20:04, 18 feb. 2023 (UTC)[Respondi]