Tamás Fejér

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamás Fejér
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1920 (1920-12-29)
en Pécs
Morto 4-an de septembro 2006 (2006-09-04) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Judit Máriássy
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo
vdr

Tamás Fejér [tamAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fejér Tamás estis hungara reĝisoro, scenaristo, altlerneja instruisto.

Tamás Fejér[1][2] naskiĝis la 29-an de decembro 1920 en Pécs, li mortis la 4-an de septembro 2006 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás Fejér komence kreis filmojn per 16mm, en 1937 li akiris la 2-an lokon en filmokonkurso. Ekde 1938 li praktikadis en la filma produktejo. Depost la 2-a mondmilito li partoprenis en reorganizado de la filma industrio, eĉ li instruis en la Akademio pri Teatro kaj Filmo. En 1948 li kreis la unuan eksterlandan filmon kun hungarlingvaj voĉoj. Ekde 1956 li reĝisoris jam sola filmojn, post jaroj ankaŭ televidajn filmojn. Samtempe li havis postenon en la filma produktejo. Li ricevis premiojn en 1974 kaj 2000. Li havis edzinon.

Liaj filmoj kiel helporeĝisoro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Beszterce ostroma (1948)
  • Különös ismertetőjel (1955)
  • En uniformo (1957)

Liaj kinaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A nő és a gép (1937)
  • Az ipar újra él! (1947)
  • Operettalbum (1953)
  • Bogáncs (1958)
  • Patyolat akció (1965)
  • A beszélő köntös (1969); ankaŭ scenaristo
  • Ballagó idő (1975); ankaŭ scenaristo
  • Veszélyes játékok (1980); ankaŭ scenaristo
  • Csere Rudi (1988)

Liaj televidaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Sporthorgászok (1957)
  • A Tenkes kapitánya 1-13 (serio, 1964-1965)
  • Tüskevár 1-8 (serio, 1967); ankaŭ scenaristo
  • Székács a köbön (1978); ankaŭ scenaristo
  • Gyalogbéka (1985)

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • Film (1943)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Pécs (2020)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]