Tamás Koltai

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tamás Koltai [tamAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Koltai Tamás estis hungara ĵurnalisto, kritikisto, dramaturgo, universitata instruisto. Lia familia nomo malofte estis Koltay.

Tamás Koltai [1] naskiĝis la 10-an de septembro 1942 en Budapeŝto, li mortis la 18-an de julio 2015 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás Koltai frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1965. Inter 1962 kaj 1967 li estis dramaturgo de Teatro Madách, poste de hungara filmoproduktejo. Inter 1968-1987 li estis redaktoro de teatra revuo, poste ties ĉefredaktoro, sed foje li kontribuis ankaŭ en diversaj gazetoj. Inter 1988-2002 li estis ankaŭ teatra redaktoro de Hungara Televizio. Li instruis ankaŭ en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto). Li ricevis 5 premiojn inter 1987-2011.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Peter Brook (1976)
  • Színváltozások (1986)
  • Tribuletto avagy A színház érzékisége (1998)
  • Maszk és meztelenség (kritikoj, 2006)
  • Tapsrend – Öt év nézőtéren és köztéren (2015)

Fontoj[redakti | redakti fonton]