Tamás Pál (dirigento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamás Pál
Tamás Pál
Tamás Pál
Persona informo
Naskonomo Pál Tamás
Naskiĝo la  16-an de julio 1937(nun 1937-07-16)
en Hungario Gyula (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo dirigento • universitata instruisto
vdr

Tamás PÁL [tamAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pál Tamás estis hungara dirigento, altlerneja instruisto.

Tamás Pál [1] naskiĝis la 16-an de julio 1937 en Gyula.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás Pál studis en Muzikakademio Franz Liszt inter 1956-1965, liaj plej gravaj instruistoj estis András Kórodi kaj János Viski. Jam ekde 1960 li havis posteneton en Budapeŝta Ŝtata Operejo, li debutis kiel dirigento en 1964. Inter 1975 kaj 1983 li estis dirigento, orkestrestro de Nacia Teatro (Szeged), eĉ inter 1978-1982 li estis teatrestro. Lia eksterlanda konateco komenciĝis en 1978, tiam en Karakaso li dirigentis operon Aida. En 1983 li revenis al la Budapeŝta Operejo, kie li dirigentis 2 teatrajn jarojn, poste li estis muzika direktoro de festivaloj kaj kaj subĉielaj koncertoj en Budapeŝto. En 1989 li revenis al Szeged, kie inter 1996–1998 li estis muzika direktoro. Inter 2001-2006 li estis muzika gvidanto de orkestro en Szombathely. Li estis ankaŭ altlerneja instruisto en la menciita Muzikakademio inter 1999-2008, poste en Scienca Universitato de Szeged. Li dirigentis ankaŭ la muzikakademian orkestron, poste denove la orkestron de Szeged. Li ricevis plurajn premiojn inter 1975-2017, krome li ricevis la titolon "eterna membro de Teatro Szeged" en 2012.

Elektitaj muzikalbumoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]