Tamás Stockinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tamás Stockinger [tamAŝ stokinger], laŭ hungarlingve kutima nomordo Stockinger Tamás estis hungara kuracisto, profesoro.

Tamás Stockinger [1] naskiĝis la 29-an de julio 1811 en Pest (urbo). Li mortis la 21-an de aŭgusto 1883 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás Stockinger aliĝis al la piaristoj en 1826, post lernado li instruis en Tata (Hungario). Inter 1830 kaj 1832 li plulernis en Vác, poste li forlasis la ordenon. Li studis en Reĝa Universitato de Pest, li akiris kuracistan diplomon en en 1838, en la sekva jaro kirurgian diplomon. Post siaj studoj li laboris apud Ignác Stáhly. Ekde 1845 li instruis en la menciita universitato. En 1857 li atingis la instruan rangon publika ordinara profesoro. En la studjaro 1863 li estis dekano, en 1870 rektoro. En 1871 li estis nomumita reĝa konsilisto. Li pensiuliĝis en 1879.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Elegia honoribus... (1830)
  • Utmutatás a sebészi műszerek elemzésére és birálatára (1867)
  • A közművelődés s az egyetemről (1871) - rektora parolado
  • Adalék a sérvkötők tanához (1873, ankaŭ germane, france, angle)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.