Ignác Stáhly
Ignác Stáhly | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de julio 1787 en Peŝto |
Morto | 29-an de aprilo 1849 (61-jaraĝa) en Peŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | György Stáhly |
Infano | György Stáhly |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • universitata instruisto • kirurgo |
Ignác Stáhly [ŝtAli], laŭ hungarlingve kutima nomordo Stáhly Ignác estis hungara tutlanda ĉefkuracisto, kirurgo, profesoro, honora membro de Hungara Scienca Akademio (1839).
Ignác Stáhly [1] naskiĝis la 31-an de julio 1787 en Pest (urbo). Li mortis la 28-an de aprilo 1849 en Pest.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Ignác Stáhly frekventis universitaton en sia naskiĝurbo ricevinta diplomon pri okulkuracado en 1803, pri kirurgio en 1804, pri akuŝo en 1806. Li komencis sian karieron en la universitato, kie li profesoriĝis en 1809. En la lernojaro 1829 li estis rektoro. En 1830 li partoprenis en kuracado de ĥoleroj. En 1843 li estis nomita tutlanda ĉefkuracisto. Dum la hungara revolucio de 1848 li ricevis taskojn en la jam sendependa ministerio. Li multe strebis por akiri medikamentojn sendepende de la Habsburgoj. Li ricevis premion en 1847.
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- strato en Budapeŝto
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero S kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero S kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla pli malsupre)