Tamás Szana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamás Szana
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1844 (1844-01-01)
en Tiszafüred
Morto 11-an de februaro 1908 (1908-02-11) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalisto • arthistoriisto • kritikisto
vdr

Tamás SZANA [tamAŝ sana], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szana Tamás estis hungara redaktoro, kritikisto, ĵurnalisto, arthistoriisto, membro kaj sekretario de Societo Petőfi, membro de Societo Kisfaludy.

Tamás Szana naskiĝis la 1-an de januaro 1844 en Tiszafüred. Li mortis la 11-an de februaro 1908 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás Szana frekventis lernejojn en Debrecen, poste en 1867 li eklaboris en redaktejo de revuo. Ankaŭ baldaŭe li redaktis diversajn revuojn, gazetojn precipe en Budapeŝto. En 1876 li estis unu el la fondintoj de Societo Petőfi, kie li estis ĉefsekretario. En 1901 li aliĝis ankaŭ al Societo Kisfaludy kaj li gvidis teatron.

Komence li helpis junajn verkistojn, kiel Kálmán Mikszáth, Sándor Bródy, Viktor Rákosi, sed ekde la 1890-aj jaroj li okupiĝis pri arthistorio, kie li faris pioniran laboron.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Csokonai Vitéz Mihály életrajza (Biografio de Mihály Csokonai Vitéz) 1869
  • A két Kisfaludy (Ambaŭ Kisfaludy) 1876
  • Magyar költők szerelmei (Amoj de hungaraj poetoj) 1887
  • Magyar művészek (Hungaraj artistoj) 18871889
  • Petőfiné Szendrey Júlia (Júlia Szendrey) 1891
  • Izsó Miklós (szobrász) élete és munkái (Vivo kaj verkoj de Miklós Izsó) 1897
  • Száz év a magyar művészet történetéből 18001900 (Cent jaroj el historio de la hungara arto 1800–1900) 1901
  • Hippolyte Taine: A művészet philosophiája (Hippolyte Taine: Filozofio de la arto) 1878 - tradukaĵo
  • Ovidio: A szerelem művészete (Arto de la amo) 1883 - tradukaĵo
  • Benvenuto Cellini önéletírása 1–2 (Membiografio de Benvenuto Cellini 1-2) 18901891 - tradukaĵo

Fontoj[redakti | redakti fonton]