Tamás Vásáry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamás Vásáry
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1933 (1933-08-11) (90-jaraĝa)
en Debrecen
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo pianistodirigentomuzikistokomponisto
vdr

Tamás VÁSÁRY [tamAŝ vAŝAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vásáry Tamás estas hungara pianisto kaj dirigento.

Tamás Vásáry naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1933 en Debrecen.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Tamás Vásáry - kiel mirinfano - jam pianoludis en koncertoj. Li lernis de Ernő Dohnányi jam en 1943. Post 4 jaroj li atingis la unuan lokon en konkurso en Budapeŝto. Li finis la lernadon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1953 kaj li tuj estis asistanto en la Altlernejo. Lia eksterlanda kariero komenciĝis en Moskvo kaj Leningrado, poste li havis sukcesojn en konkursoj en Varsovio, Parizo, Bruselo kaj en Rio de Janeiro. Post la sukceso en Londono en 1961 li jare prezentas koncertojn po cent. Liaj partneroj estas la plej konataj muzikistoj, ekzemple Ernest Ansermet, André Previn, Claudio Abbado, Kurt Sanderling. Li dirigentis jam pli, ol 100 orkestrojn. Inter 1993-2004 li estris orkestron de Hungara Radio kaj samtempe li havis tie gravan postenon. Li ricevis premion Kossuth en 1998, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn (eĉ eksterlandajn).

Fontoj[redakti | redakti fonton]