Tananas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tananas
Deveno Sud-Afriko Sud-Afriko
Ĝenroj Fusion
World music
Aktivaj jaroj 19871994
Eldoninto Gallo Record Company, Sony Music
vdr

Tananas estas sud-afrika muzik-grupo fondita en 1987 de Gito Baloi, Ian Herman kaj Steve Newman, plene aktiva ĝis 1993.

Ilia unua laboro estis farita kun sendependa muzik-eldonejo Shifty Records, ili poste registris sep aliajn diskojn, el kiuj du kun Sony/BMG. Ilia muziko estas influita de ĵazo, salsa kaj mbaqanga.

Ili kunlaboris kun multaj internaciaj artistoj kiel Paul Simon, Sting kaj George Duke.

Ili oficiale ĉesigis aktivecon en 1993, tamen ili daŭre porokaze renkontiĝis por ludi kune ĝis 2004, morto-jaro de Gito Baloi.

Grupanoj[redakti | redakti fonton]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • 1988: Tananas
  • 1990: Spiral
  • 1994: Orchestra Mundo
  • 1994: Time
  • 1996: Unamunacua
  • 1997: The Collection
  • 1999: Seed
  • 2001: Alive in Jo'burg