Taoiseach
"Taoiseach" (elparolata "tii-ŝaĥ", akcento sur la unua silabo, pluralo Taoisigh) estas la titolo de la ĉefministro de Irlando. Irlande la vorto signifas simple "ĉefo". La nuna Taoiseach, ekde marto 2011 estas Enda Kenny.
Listo de homoj portantaj la titolon Taoiseach
Antaŭ la irlanda konstitucio de 1937 la ĉefo de la registaro estis nomata Prezidento de la Plenuma Konsilio. Tiun titolon portis unue W. T. Cosgrave, 1922–32, kaj poste Éamon de Valera, 1932–37. Konvencie en la numero de la Taoiseach estas inkluzivita Cosgrave.
Vidu ankaŭ
- Tánaiste, la titolo de la vicĉefministro de Irlando