Charles Haughey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Haughey
Persona informo
Cathal Séamas Ó hEochaidh
Naskiĝo 16-an de septembro 1925 (1925-09-16)
en Castlebar,  Irlanda Libera Ŝtato
Morto 13-an de junio 2006 (2006-06-13) (80-jaraĝa)
en Dublino
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per prostata kancero vd
Tombo St. Fintan's Cemetery, Sutton vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco IrlandoIrlanda Libera Ŝtato vd
Alma mater Universitato-Kolegio de Dublino • St. Joseph's Secondary C.B.S., Fairview vd
Partio Soldatoj de Irlando vd
Familio
Edz(in)o Maureen Haughey vd
Infanoj Seán Haughey vd
Parencoj Siobhan Haughey vd
Profesio
Okupo politikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Charles James HAUGHEY (la 16-an de septembro 1925 – la 13-an de junio 2006) estis irlanda politikisto de la partio Fianna Fáil. Li estis Taoiseach je tri malsamaj okazoj: 1979 al 1981, marto 1982 al decembro 1982 kaj 1987 al 1992.

Li estis ankaŭ ministro por la Gaeltacht de 1987 al 1992, gvidanto de la opozicio de 1981 al 1982 kaj 1982 al 1987, gvidanto de Fianna Fáil de 1979 al 1992, ministro por socia bonfaro kaj ministro por sano de 1977 al 1979, ministro por financo de 1966 al 1970, ministro por agrikulturo de 1964 al 1966, ministro por justeco de 1961 al 1964 kaj parlamenta sekretario al la ministro por justeco de 1959 al 1961.

Li estis Teachta Dála (TD, parlamentano) de 1957 al 1992. [1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Charles J. Haughey". Oireachtas Members Database. Houses of the Oireachtas. prenita la 1-an de junio 2009.