Jack Lynch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jack Lynch
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1917 (1917-08-15)
en Cork
Morto 20-an de oktobro 1999 (1999-10-20) (82-jaraĝa)
en Dublino
Mortis per cerbovaskula malsano vd
Tombo St. Finbarr's Cemetery vd
Ŝtataneco Irlando vd
Alma mater University College Cork vd
Partio Soldatoj de Irlando vd
Familio
Edz(in)o Máirín Lynch vd
Profesio
Okupo politikisto • gaelpiedpilkisto • hurler • pledadvokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John Mary LYNCH (la 15-an de aŭgusto 1917 – la 20-an de oktobro 1999), konata kiel Jack Lynch, estis irlanda politikisto de la partio Fianna Fáil. Li servis kiel Taoiseach de 1966 al 1973 kaj 1977 al 1979.

Li ankaŭ estis gvidanto de Fianna Fáil de 1966 al 1979, gvidanto de la opozicio de 1973 al 1977, kaj servis kiel ministro por financo de 1965 al 1966, ministro por industrio kaj komerco de 1959 al 1965, ministro por edukado 1957 al 1959, ministro por Gaeltacht aferoj de marto 1957 al junio 1957, parlamenta sekretario al la ministro por terenoj kaj parlamenta sekretario de la Taoiseach de 1951 al 1954.

Li estis Teachta Dála (TD, parlamentano) de 1948 al 1981, kaj la tria gvidanto de Fianna Fáil de 1966 ĝis 1979. [1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "John Lynch". Oireachtas Members Database. prenita la 1-an de junio 2009.